„ La Fenomeno Esperanto de William Auld aperas kiel nova Jubilea Eldonaĵo de UEA kaj kiel bazo por la informado pri Esperanto. La verko konsistas el Enkonduko de Humphrey Tonkin kaj la ĉapitroj: la, la problemo; 2a, la solvo: teorie; 3a, la solvo: praktike; 4a, la lingvo Esperanto; 5a, tre konciza historio de la Esperanto-Movado; 6a, "limigita kaj artefarita literaturo"; 7a, kiel utiligi ĝin? 8a, kultura demando; kaj inter la apendicoj, la parolado de Zamenhof ĉe la Unua Kongreso de Esperanto.
La verko estas pledo por Esperanto kun ekspliko de la lingva konstruo, konciza historio de la Esperanto-Movado, la okazaĵoj de Montivideo en 1954, en kiuj estis akceptita de UNESKO rezolucio favora al Esperanto, kaj la alia rezolucio de UNESKO en sia 23a sesio, la 8an novembro 1985, en Sofio en kiu ĝi gratulas la Esperanto-Movadon en okazo de ĝia datreveno.
William Auld prezentas la strukturon de Esperanto kiel simplan kaj plendas pro la komplikaĵoj, kiujn aldonas iuj gramatikistoj, kio faras, ke la "facila" lingvo subite ekaperas "tro malfacila". La verbo — William Auld diras— estas mirinda, simpla. Tute mankas la malsimplaĵoj de la verboj hindoeŭropaj. "Kaj tamen la verkistoj de lernolibro, konforme al la nacilingvaj kutimoj, insistis pri la verbeco de la participoj kaj parolis pri "kunmetitaj verboformoj", dum evidente —kaj tion insistas Zamenhof— la participoj havas sencon "adjektivan aŭ adverban". "Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas
la verbo est- kun adjektivo. Pri la fakto, ke de tempo al tempo tio plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. Esperanto mem estas treege simpla".
La verko de William Auld estas grava informilo pri Esperanto kaj la Esperanto-Movado. La esperantistoj multe povas lerni el ĝi, tamen konvenus traduki ĝin en multajn lingvojn por povi klare kaj koncize piedi por Esperanto al la ĝenerala publiko, ofte misinformata.
Esperanto kaj la Esperanto-Movado devas esti diskonigataj al ĉiuj kaj ĉien, ĉar kontraŭe ni riskas esti fermitaj en ni mem. "La Fenomeno Esperanto" estas taŭga verko por la disvastigado de Esperanto. ” |