Proteo (mitologio)

mara dio

Proteo, (helene Πρωτεύς, latine Proteus) estas en la helena mitologio mara dio, filo de la dio de maroj Pozidono kaj mara nimfo Naido. En mitoj li aperas nur kiel maljunulo, grumblema kaj malafabla. Li estis nekontestebla divenisto, sed li orakolis malkompleze, pli eble pro devigo. Terurigis per siaj majstraj metamorfozoj. Servis al sia patro - paŝtis liajn gregojn da fokoj. Rezidis sur insulo Faro.

Proteo
mara dio de la helena mitologio • akva dio
Informoj
Originala nomo Πρωτέας
Eble sama Proteo de Egiptio
Sekso vira
Loĝloko Karpathos, Pharos
Patro Pozidono
Edzo/Edzino Psamathe • Torone
Infanoj Idotea • Cabeiro • Telegonus • Tmolus • Polygonus
vdr
Lignopgravuraĵo de Jörg Breu el la jaro 1531

Kiam la sparta reĝo Menelao estis revenanta el la troja milito, fortaj tempestoj erarigis lin el vojo hejmen, grave damaĝis lian ŝiparon kaj kaŭzis perdojn en vicoj de liaj batalantoj. Fine la tempestoj pelis lin en buŝon de Nilo, Menelao vojeraris tra Egiptio kaj Libio ĝis venis reen al la buŝo de Nilo. Tie al li helpis Eidotea, filino de la dio Proteo. Ŝi konsilis al li kiel emigi Proteon al orakolo por sukcesa reenvojaĝo hejmen. Menelao surprizis Proteon dormetanta, kaptis lin kaj ne malkaptis. La maljunulo turniĝadis sin en leonon, drakon, panteron, en teruran apron. Poste en akvon, en fajron kaj en grandan arbon. Lacega Proteo fine prenis sur sin veran maljunulecan figuron kaj konsilis al Menelao.

Proteo havis kun sia edzino nereidino Psamato tri filojn. Ili nomiĝis Teoklimeno, Poligono kaj Telegono. La junuloj defiis al batalo eĉ la plej grandan heroon Heraklon kaj tiu en pugnobatalo mortigis ilin.

Iuj mitoj sciigas, ke Proteo plej frue estis egiptia reĝo, nur pli malfrue fariĝis mara dio, al kiu Pozidono pruntedonis divenistan arton kaj saĝecon. En la egiptiaj mitoj pri tio estas neniu mencio.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Próteus en la ĉeĥa Vikipedio.