Protesto en Sitong Ponto

La Protesto sur la Sitong-Ponto estis protesto en Pekino, Ĉinio dum la 20a Nacia Kongreso de la Ĉina Komunista Partio. En la 13-a de oktobro 2022, protestanto pendigis standardojn kontraŭ Ĝenerala Sekretario Xi Jinping sur la Sitong-Ponto en Haidian-Distrikto, Pekino.

Sitong Ponto en 2003

Polico arestis lin post kiam li vokis, ke la popolo forigu Xi Jinping de la posteno de Ĝenerala Sekretario, balote elektu ĉinan prezidanton kaj protestu kontraŭ la nul-COVID politikon. Amaskomunikiloj kaj disidentoj nomis la protestanton "Pontoviro", en referenco al "Tankviro".

Protesto redakti


[mi] Ne volas nukleatacidajn [testojn], [mi] volas manĝaĵon;
[mi] Ne volas enfermadon, [mi] volas liberecon;
[mi] Ne volas mensogon, [mi] volas dignon;
[mi] Ne volas Kulturan Revolucion, [mi] volas reformon;
[mi] Ne volas [diktatoran] gvidanton, [mi] volas baloton;
[mi] Ne volas esti sklavo, [mi] volas esti civitano.


(不要核酸要吃饭 不要封控要自由 不要谎言要尊严
不要文革要改革 不要领袖要选票 不做奴才做公民)

Enhavo de la maldekstra standardo

Komencu strikojn en lernejoj kaj oficejoj, forigi diktatoran perfidulon Xi Jinping
Leviĝu! Popol' ne volanta sklavi! Kontraŭstaru diktatorecon, kontraŭstaru aŭtoritatismon, kaj savu Ĉinion!
Unu persono, Unu baloto, Por elekti la prezidanton!!!

(罢课罢工罢免独裁国贼习近平
起来不愿意做奴隶的人们! 反独裁反专制救中国 一人一票选主席!!!)

Enhavo de la ĝusta standardo

[mi] Volas manĝaĵon, [mi] Volas liberecon, [mi] Volas baloton!
Komencu strikojn en lernejoj kaj oficejoj, forigu diktatoran perfidulon Xi Jinping!
(要吃饭,要自由,要选票!
罢课,罢工,罢免独裁国贼习近平!)

Enhavo ludata per laŭtparolilo


 
Afiŝoj apogintaj la proteston en Universitato Stanford.

La protestanto, alivestinte sin kiel konstrulaboristo, vidigis du standardojn sur la ponto kaj produktis fumon bruligante pneŭojn.

La identeco de la protestanto ne estis konfirmita, sed kelkaj personoj kredas, ke la identeco estas de Peng Lifa, ankaŭ konata kiel Peng Zaizhou, 48-jaraĝa fizika entuziasmulo.