Provinco Lecco

provinco de Italio en Lombardio
(Alidirektita el Provinco de Lecco)

La Provinco Lecco - itale provincia de Lecco - estas provinco en regiono Lombardio, en la norda Italio. Fine de 2020 en la teritorio vivis 333 344 loĝantoj. Ĝi estis efektivigata en 1992, kiam iom da komunumoj estis forigita de la provincoj de Como kaj Bergamo kaj nova teritoria disdivido estis realigata. La provinco de Lodi, ankaŭ en Lombardio, estis efektivigata dum la sama jaro.

Provinco Lecco
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Lombardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: LC
Areo: 816 km²
Ĉefurbo: Lecco
Loĝantaro: 333 344 (2020)
Loĝdenso: 409 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 90
Poŝtkodo: 23900
Kodo laŭ ISTAT: 097
Telefona prefikso: 0341, 039, 031
Retpaĝo: http://www.provincia.lecco.it/
Mapo
Mapo
vdr

La provinco Lecco samlimas la provincon Como norde kaj okcidente, la provincon Monza kaj Brianco sude, la provincon Bergamo oriente, kaj la provincon Sondrio oriente kaj norde.

Geografio redakti

La teritorio de la provinco Lecco estas monta (70%) kaj monteta (30%); ebenaĵoj ne ĉeestas. La ĉefaj montoj estas la monto Legnone (pli ol 2600 m), norde, la masivo Grigna (pli ol 2450 m), meze, kaj la montoj Cornizzolo, Rai kaj Regina, en la suda aŭ okcidenta parto.

La provinco entenas parto de la lago de Lecco kaj la lago de Como, kaj enhavas kelkajn aliajn lagetojn, kiel la lago Annone, la lago de Garlate kaj la lago de Olginate. La ĉefaj riveroj estas la Adda (kiu perfluas la ĉefurbo, Lecco), la Lambro, la Bevera kaj la Curone (je la samnoma valo).

Ĉefaj urboj redakti

Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.

1 Lecco [leko] 47 000 loĝ.
2 Merate [merate] 14 400 loĝ.
3 Calolziocorte [kalolcjokorte] 14 100 loĝ.
4 Casatenovo [kasatenovo] 12 200 loĝ.
5 Valmadrera [valmadrera] 11 100 loĝ.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Lombardio

   

BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi
MN Mantovo - MI Milano - MB Monza kaj Brianza - PV Pavia - SO Sondrio - VA Varese