Psittaculidae
(Alidirektita el Psitakuledoj)
Psitakuledoj (Psittaculidae) estas familio de veraj papagoj akceptita en The Clements Checklist of Birds of the World en jaro 2014[1] kaj ankaŭ en la Birdlisto de IOC. Ĉar la familio enhavas plejparte relative malgrandajn birdojn, oni iam nomas ĝin simple papagetoj, kvankam tiu ĉi termino ne estas science rigora.
Psittaculidae | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Taksonomio
redaktiLa familio konsistas je 5 subfamilioj: Agapornithinae, Loriinae, Platycercinae, Psittacellinae kaj Psittaculinae.
- Subfamilio Platycercinae
- Tribo Pezoporini
- Genro Neopsephotus — unu specio, rozbrusta papageto aŭ papageto de Bourke
- Genro Neophema — herbaj papagetoj
- Genro Pezoporus — teraj papagetoj
- Tribo Platycercini — larĝvostaj papagetoj
- Genro Prosopeia — lumaj papagetoj
- Genro Eunymphicus — kornataj papagoj
- Genro Cyanoramphus — kakarikoj
- Genro Platycercus — rozeloj
- Genro Barnardius — unu specio, koluma papageto
- Genro Purpureicephalus — unu specio, purpurakapa papago
- Genro Lathamus — unu specio, hirunda papageto
- Genro Northiella — bluĉapaj papagetoj
- Genro Psephotus — unu specio, kantanta papageto
- Genro Psephotellus — platavostaj papagetoj
- Tribo Pezoporini
- Subfamilio Psittacellinae
- Genro Psittacella — tigraj papagoj
- Subfamilio Loriinae
- Tribo Loriini — lorioj
- Genro Chalcopsitta — novgvineaj lorioj
- Genro Charmosyna — ruĝa-verdaj lorioj
- Genro Eos — ruĝaj lorioj
- Genro Glossopsitta — unu specio, moska lorio
- Genro Lorius — veraj lorioj
- Genro Neopsittacus — gŭa-lorioj
- Genro Oreopsittacus — unu specio, barba lorio
- Genro Phigys — unu specio, koluma lorio
- Genro Pseudeos
- Genro Trichoglossus — triĥoglosoj
- Genro Vini — hermitaj lorioj
- Tribo Melopsittacini
- Genro Melopsittacus — unu specio, onda papago
- Tribo Cyclopsittini — figaj papagetoj
- Tribo Loriini — lorioj
- Subfamilio Agapornithinae
- Genro Agapornis — ambirdoj
- Genro Loriculus — pendantaj papagetoj
- Genro Bolbopsittacus — unu specio, gŭajabero
- Subfamilio Psittaculinae
- Tribo Polytelini
- Genro Alisterus — reĝaj papagoj
- Genro Aprosmictus — ruĝaflugilaj papagoj
- Genro Polytelis — luksaj papagoj
- Tribo Psittaculini
- Genro Psittinus — unu specio, la ruĝaŝultra papageto
- Genro Geoffroyus — papagoj de Geoffroy aŭ ĵofruoj
- Genro Prioniturus — raketavostaj papagoj
- Genro Tanygnathus — ruĝabekaj papagoj
- Genro Eclectus — nobelaj papagoj aŭ eklektoj
- Genro Psittacula — ringaj papagoj
- Tribo Micropsittini
- Genro Micropsitta — nanaj papagetoj
- Tribo Polytelini
Referencoj
redakti- ↑ Updates & Corrections – August 2014 | Clements Checklist. Alirita 2016-05-16 .