Kolumpapago
Kolumpapago aŭ kolumpsitako (latine Psittacula krameri) estas birdo de la Psitakedoj. Ĝi estas la plej disvastiĝinta psitako de la mondo, vivanta en Afriko de Senegalo kaj Gvineo ĝis Eritreo, kaj en Azio de Turkio kaj Israelo ĝis Srilanko kaj Nepalo tra la tuta Hinda subkontinento, kie ĝi videblas simile ofte en la urbaj stratoj kiel la kolumboj.
Kolumpapago | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Psittacula krameri (Scopoli, 1769) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Originalaj (sovaĝaj) regionoj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ekde la 1970-aj jaroj tiu afrotropisa kaj orientalisa specio vivas libere ankaŭ en okcidenta Eŭropo, ekzemple en Belgio ĉirkaŭ 5000, Britio ĉirkaŭ 8000, Francio ĉirkaŭ 1000, Germanio ĉirkaŭ 5000, Nederlando ĉirkaŭ 3000 kaj Hispanio ĉirkaŭ 3000.[1] En Sevilo, la populacio pliiĝis pro diversaj tialoj, kaj lastatempe oni registris kvar dormejojn en kiuj ripozas po pli ol mil birdoj, nome totale la nombroj atingas el ok mil ĝis dek mil individuon.[2]
Galerio
redakti-
Cotorra de Kramer amarilla.
-
Cotorra de Kramer azul.
-
Cotorra de Kramer en Alemania.