Papagedoj
Psittacidae alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri familio "Psittacidae" (papagedoj) de birdoj. Por ordo "Psittaciformes" (papagoformaj aŭ psitakoformaj) rigardu la paĝon Papagoformaj. Por Esperanto-muziko legu la artikolon Papago (muziko). |
Papagedoj aŭ Psitakedoj (latine Psittacidae) estas unu el tri familioj de veraj papagoj. Ĝi konsistas je du subfamilioj: Psittacinae (papagoj de Malnova mondo aŭ afrotropisaj papagoj) kun ĉ. 10 specioj kaj Arinae (papagoj de Nova mondo aŭ neotropisaj papagoj) kun 157 specioj plus kelkaj specioj, kiuj formortis dum la lastaj kelkaj jarcentoj.[1][2] La familio enhavas kelkajn plej popularajn birdajn speciojn, inter aliaj la blu-flavan araon el la Novmondaj papagoj kaj la grizan papagon el la Malnovmondaj.
Papagedoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bluaj kaj Oraj Araoj
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Papagedoj Psittacidae Illiger, 1811 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Distribuo
redaktiEvoluo
redaktiSistematiko
redaktiLa familio Psittacidae estis unue enkondukita kun nomo Psittacea far franca multfakulo Constantine Samuel Rafinesque en 1815.[3][4] La plej nova taksonomio surbaze molekulaj esploroj agnoskas parencecon de triboj Psittacini (Malnovmonda) kaj Arini (Novmonda) el subfamilio Psittacinae.[5] Do la triboj estis ŝanĝitaj al subfamilioj, laŭorde Psittacinae kaj Arinae. Subfamilio Loriinae kaj aliaj triboj de Psittacinae estis eligitaj el Psittacidae kaj nun formas aliajn familiojn en superfamilio Psittacoidea de ĉiuj veraj papagoj.[6]
- Subfamilio Psittacinae
- Genro Bavaripsitta†
- Genro Psittacus – Grizaj papagoj
- Genro Poicephalus
- Subfamilio Arinae
- Tribo Arini – araoj
- Genro Anodorhynchus
- Genro Cyanopsitta
- Genro Ara
- Genro Orthopsittaca
- Genro Primolius
- Genro Diopsittaca
- Genro Rhynchopsitta
- Genro Ognorhynchus
- Genro Guaruba
- Genro Leptosittaca
- Genro Conuropsis†
- Genro Psittacara
- Genro Aratinga
- Genro Eupsittula
- Genro Thectocercus
- Genro Cyanoliseus
- Genro Pyrrhura
- Genro Enicognathus
- Tribo Androglossini – Amazonaj papagoj kaj parencaj genroj
- Genro Pyrilia
- Genro Pionopsitta
- Genro Graydidascalus
- Genro Alipiopsitta
- Genro Pionus
- Genro Amazona
- Genro Triclaria
- Klado (eble tribo) Amoropsittacini
- Genro Nannopsittaca
- Genro Psilopsiagon
- Genro Bolborhynchus - Bulbbeka papageto
- Genro Touit
- Klado (eble tribo) Forpini – Papagetoj
- Genro Forpus
- Klado enhavanta na Arini
- Genro Pionites – kaikoj (kvar specioj)
- Genro Deroptyus – unu specio, ventumila papago
- Klado enhavanta na Androglossini
- Genro Hapalopsittaca
- Genro Brotogeris
- Genro Myiopsitta
- Genro Eupsittula
- Tribo Arini – araoj
Referencoj
redakti- ↑ Leo Joseph, Alicia Toon, Erin E. Schirtzinger, Timothy F. Wright & Richard Schodde. (2012) A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes). Zootaxa 3205: 26–40
- ↑ Zoonomen: Zoological Nomenclature Resource.
- ↑ Rafinesque, Constantine Samuel. (1815) Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés (france). Self-published.
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History Number 222. American Museum of Natural History, p. 140, 252.
- ↑ Collar, N.. (1997) Birds of the World, Vol.4. del Hoyo, p. 241.
- ↑ (2012) “A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes)”, Zootaxa 3205 (3205), p. 26–40. doi:10.11646/zootaxa.3205.1.2.