Neotropisaj papagoj

(Alidirektita el Arinae)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Neotropisaj papagoj
Blua-flava arao
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Triboj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Neotropisaj papagoj (Arinae), ankaŭ nomataj papagoj de Nova Mondo, estas subfamilio de veraj papagoj el familio Psittacidae. La subfamilio konsistas je ĉirkaŭ 150 specioj de 32 genroj, troveblaj en Suda Ameriko, Centra Ameriko, Meksiko kaj la Karibaj insuloj. Du specioj, unu el kiuj estas formortinta, iam troveblis Norda Ameriko. Kelkaj specioj de la subfamilio ankaŭ troveblas sur insuloj de Pacifika Oceano, ekzemple en la Galapagoj.[1] La subfamilio enhavas kelkajn tre konatajn kaj popularajn papagajn speciojn, inter kiuj estas blua-flava arao, suna aratingo kaj flavkapa amazona papago.

Neotropisaj papagoj estas konataj de eŭropanoj ekde preskaŭ tuj post malkovro de la Nova Mondo. Kristoforo Kolumbo mem menciis ilin en liaj taglibroj de jaro 1492. Biologiaj priskriboj de la birdoj unue aperis en libro Historia Naturalis Brasiliae far germana naturalisto Georg Marcgraf de jaro 1648, kaj en dutoma verko Natural History of Carolina, Florida and the Bahama Islands far angla naturalisto Mark Catesby, publikita en Londono inter 1731 kaj 1743.

Kelkaj specioj kaj almenaŭ unu genro de la papagoj formortis dum lastaj jarcentoj. Unu plia genro estas formortinta en naturo. El travivantaj specioj ĉirkaŭ triono listiĝas kiel vundeblaj, minacatajdraste endanĝeritaj laŭ IUCN. Kelkaj el ili estas en rimarkinda danĝero de formorto, ĉar restas malpli ol 500 specianoj sume en naturo kaj en kapteco, tiuj estas la grizblua hiacintulo (Anodorhynchus glaucus), la malgranda arao de Spix (Cyanopsitta spixii), la blugorĝa arao (Ara glaucogularis), la Puertorika amazono (Amazona vittata) kaj la papago de Fuertes (Hapalopsittaca fuertesi). La ĉefaj minacoj por la birdoj estas habitatdetruo pro senarbarigo, trokaptado por dombesta komerco kaj enkonduko de invadaj rabobestoj.

La neotropisaj papagoj estas monofiletika taksono, kaj rezultoj de molekulhorloĝaj esploroj sugestas ke ili estis geografie izolitaj de aliaj papagoj dum almenaŭ 33–55 jarmilionoj. Malmultaj fosilioj de modernaj papagoj estas trovitaj kaj tiuj ĉi estas plejparte de tribo Arini. La plej oldaj el ili estas de antaŭ ĉirkaŭ 16 jarmilionoj. Laŭ ili oni povas supozi ke modernaj genroj jam estis disaj en plejstoceno, t.e. antaŭ kelkaj jarmilionoj.

La subfamilio de neotropisaj papagoj konsistas je almenaŭ du monofiletikaj kladoj: tiu de longvostaj papagoj (araoj, aratingoj ktp.) kaj de la mallongvostaj (amazonaj papagoj kaj parenculoj).[2]

La plej malfrua malkovro de nova specio de neotropisa papago okazis en 2002, kiam oni malkovris kalvan papagon.


TaksonomioRedakti

Neotropisaj papagoj estas la subfamilio Arinae,[3] kiu, kune kun subfamilio de afrotropisaj papagoj (Psittacinae) formas familion Psittacidae, unu el tri familioj de veraj papagoj. La preciza taksonomio de neotropisaj papagoj ne jam estas kreita, sed la ĉi-sekva sistematiko estas nun en jaro 2020 la plej bone subtenata de multaj esploroj.[4][5][6][7][8][9]

  • Tribo Arini
    • Cyanoliseus – fosanta papago (unu specio)
    • Enicognathus (du specioj)
    • Rhynchopsitta – dikbekaj papagoj (du specioj)
    • Pyrrhura (ĉirkaŭ dudek specioj, unu el kiuj verŝajne antaŭnelonge formortis)
    • Anodorhynchus – hiacintuloj (du travivantaj specioj, kaj unu verŝajne antaŭnelonge formortinta)
    • Leptosittaca – Anda monta papago (unu specio)
    • Ognorhynchus – flavaorela papago (unu specio)
    • Diopsittaca – ruĝaŝultra malgranda arao (unu specio)
    • Guaruba – ora konuro (unu specio)
    • Conuropsis – Karolina konuro (unu specio, formortinta)
    • Cyanopsitta – Malgranda arao de Spix (unu specio, draste endanĝerita)
    • Orthopsittaca – ruĝaventra arao (unu specio)
    • Ara – veraj araoj (ok vivantaj specioj kaj almenaŭ unu antaŭnelonge formortinta)
    • Primolius – kelkaj specioj de malgrandaj araoj (tri specioj, antaŭa nomo Propyrrhura)
    • Aratinga – aratingoj aŭ veraj konuroj (6 vivantaj specioj kaj almenaŭ unu formortinta)
    • Eupsittula — brungorĝaj aratingoj (5 specioj)
    • Psittacara — palbekaj aratingoj (12 vivantaj specioj kaj almenaŭ unu antaŭnelonge formortinta)
    • Thectocercus — blukrona aratingo (unu specio)
  • Tribo Androglossini
    • Pionopsitta – ruĝakapa aŭ mitra kaiko (unu specio)
    • Triclaria – bluventra papago (unu specio)
    • Pyrilia (7 specioj iam konsiderataj en genro Pionopsitta)
    • Pionus (8 specioj)
    • Graydidascalus – mallongvosta kaiko
    • Alipiopsitta – flavaventra amazona papago (unu specio, iam parto de genro Amazona)
    • Amazona – amazonaj papagoj (ĉirkaŭ 30 vivantaj specioj kaj almenaŭ unu antaŭnelonge formortinta)

Schodde, et al.[10] proponis subdividi la restantajn genrojn en kelkajn kladojn, du el kiuj inkludu ankaŭ jam difinitajn tribojn kaj aliaj difinu novajn tribojn:

ReferencojRedakti

  1. Forshaw, J.. (1989) Parrots of the world, third ed.. Melbourne, Australia: Landsdowne Editions.
  2. * (1998) “Parrot evolution and paleogeographical events: Mitochondrial DNA evidence”, Molecular Biology and Evolution 15 (5), p. 544–551. doi:10.1093/oxfordjournals.molbev.a025954. 
  3. http://jboyd.net/Taxo/List12.html#psittaciformes
  4. (2012) “A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes)”, Zootaxa 3205, p. 26–40. doi:10.11646/zootaxa.3205.1.2. 
  5. (2011) “Macroevolutionary patterns in the diversification of parrots: effects of climate change, geological events and key innovations”, Journal of Biogeography 38 (11), p. 2176–2194. doi:10.1111/j.1365-2699.2011.02555.x. 
  6. (2011) “Molecular systematics of two enigmatic genera Psittacella and Pezoporus illuminate the ecological radiation of Australo-Papuan parrots (Aves: Psittaciformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 59 (3), p. 675–684. doi:10.1016/j.ympev.2011.03.017. 
  7. (2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Mol Biol Evol 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  8. (2009) “The evolutionary diversification of parrots supports a taxon pulse model with multiple trans-oceanic dispersal events and local radiations”, Molecular Phylogenetics and Evolution 54 (3), p. 984–94. doi:10.1016/j.ympev.2009.08.021. 
  9. (2005) “The evolution of the spindlin gene in birds: Sequence analysis of an intron of the spindlin W and Z gene reveals four major divisions of the Psittaciformes”, Molecular Phylogenetics and Evolution 36 (3), p. 706–721. doi:10.1016/j.ympev.2005.03.013. 
  10. (2013) “Correspondence: Higher classification of New World parrots (Psittaciformes; Arinae), with diagnoses of tribes”, Zootaxa 3691 (5), p. 591–596. doi:10.11646/zootaxa.3691.5.5.