Puertorika amazono

La Puertorika amazono (Amazona vittata), konata ankaŭ kiel Puertorika papago, cotorra puertorriqueñaiguaca, estas la nura ekzistanta papago endemia de la arkipelago Puerto-Riko, kaj apartenas al la Novtropisa genro Amazona.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Puertorika amazono
Puertorika amazono
Puertorika amazono
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Amazona
Specio: Amazona vittata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
La Puertorika amazono montranta distingajn bluajn flugoplumojn.

Tiu specio estas 28–30 cm longa, ĝenerale verda papago kun ruĝa frunto kaj blankaj okulringoj. Du subspecioj estis priskribitaj, kvankam estas duboj pri la distingeco de la formo "gracilipes" el la insulo Culebra, formortinta ekde 1912. Ties plej proksimaj parencoj estas supozate la Kuba amazono kaj la Hispaniola amazono.

La Puertorika amazono atingas seksan maturecon inter la tria kaj la kvara jaro. Ĝi reproduktiĝas unufoje jare kaj estas kavonestumanto. La paro pariĝas kutime porvive. Post la ovodemetado la ino restas en la nesto kaj kontinue kovas la ovojn ĝis la eloviĝo. La idoj estas nutrataj de ambaŭ gepatroj kaj la elnestiĝo okazas 60 ĝis 65 tagoj post eloviĝo. La dieto de tiu papago estas varia kaj konsistas el floroj, fruktoj, folioj, arboŝelo kaj nektaro akiritaj el la arbara kanopeo.

Tiu specio estas la nura restanta indiĝena papago en Puerto-Riko kaj estis listigita kiel draste endanĝerita fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo ekde 1994. Iam disvastigita kaj abunda, la populacio malpliiĝis draste en la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj pro la forigo de plej el sia indiĝena habitato; la specio jam komplete malaperis el insuloj Vieques kaj Mona, apud la ĉefa insulo de Puerto-Riko. Konservoklopodoj ekis en 1968 por savi la birdospecion el la formorto.

Bibliografio redakti

  • Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.
  • Snyder, Noel F. R.; James W. Wiley & Cameron B. Kepler (1987). The Parrots of Luquillo: Natural History and Conservation of the Puerto Rican Parrot. Los Angeles: Western Foundation of Vertebrate Zoology. ISBN 0-935868-27-5.