Puebla de Almenara
Puebla de Almenara estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Puebla de Almenara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16421 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Miguel Bustos Sánchez PSOE | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 436 (2013) | ||
Loĝdenso | 11,56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 47′ N, 2° 49′ U (mapo)39.786666666667-2.8130555555556Koordinatoj: 39° 47′ N, 2° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 837 m [+] | ||
Areo | 37,72 km² (3 772 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puebla de Almenara [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas Puebleño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 436 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,56 loĝ/km².
Situo
redaktiPuebla de Almenara estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 864 m kaj maksimuma de 1054 m. La areo de ties teritorio estas de 37.72 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′12″N 2°48′47″O.
Geografio
redaktiLimoj
redaktiNordokcidente: Almendros | Norde: Almonacid del Marquesado | Nordoriente: Almonacid del Marquesado |
Okcidente: Villamayor de Santiago | Oriente: Almonacid del Marquesado kaj Villarejo de Fuentes | |
Sudokcidente Villamayor de Santiago | Sude: Hontanaya | Sudoriente: Villarejo de Fuentes |
Demografio
redakti1830 proks |
[3] 1842 | 1857 | 1860 | 1877 | 1887 | 1897 | 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
958 | 950 | sd | sd | 1118 | 1130 | 1102 | 1123 | 1274 | 1357 | 1509 | 1632 | 1597 | 1418 | 1024 | 833 |
1991 | 1996 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
676 | 580 | 541 | 523 | 504 | 487 | 487 | 483 | 495 | 494 | 474 | 456 | 492 |
Historio
redaktiEstis jam restoj el la antaŭromia epoko nome opidumo de keltibera popolo. Ĝi estis fondita kiel moderna setlejo en 1332 (14a jarcento). Dum tiu jarcento estis insurekcioj kontraŭ la feŭdaj senjoroj kaj la loĝantaro petis apogon de la reĝo Henriko la 3-a de Kastilio, kiu apogis ilin. Poste la vilaĝo pasis al aliaj senjoroj, kiaj tiuj de la familio Mendoza.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Puebla de Almenara super 1,600 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Almenara kie oni falis al la nunaj malpli ol 500.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte el dekstraj partioj, fakte ekde 1987 al 2007 estis Francisco Moreno Vara (PP) kaj ekde 2007 Luis Miguel Bustos Sánchez de la socialisma partio (PSOE).
Washington Irving rakontis legendon pri kavaliro Munio Sancho de Hinojosa kiu mortiĝis dum batalo kontraŭ maŭroj en kampoj proksimaj al Almenara.
Politiko
redaktiMunicipaj balotoj
redaktiLa sekvaj tabeloj montras la rezultojn de la municipaj balotoj okazintaj en 2003[5] , 2007 [6], kaj 2011..[7] 2015 [8]
|
|
|
|
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (cerealoj kaj olivarboj)[9] kaj brutobredado tradicie. Servoj (du bankoj, kvar trinkejoj kaj kelkaj vendejoj) kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj
redaktiEstas kastelo rekonstruita en la 14a kaj 15a jarcentoj. Ĝi konservas muregon, ĉefturon, centran korton kun subtera baseno, keloj, ĉevalejoj ktp. La kastelo estis en teroj de la infanto don Juan Manuel kiu donis privilegian dokumenton al la municipo por ties reloĝado; ĝi apartenis poste al la familio Mendoza kiam oni finis ties konstruadon, kaj tiele ĉe unu el la turoj estas la blazono de la familio Mendoza. En la 16a jarcento ĝi apartenis al la princino de Eboli, doña Ana de Mendoza y de la Cerda, kiu heredis ĝin el sia patro Diego Hurtado de Mendoza.
La preĝejo Asunción (ĉieliro de la virgulino) estas de la 16a kaj 17a jarcentoj. Ĝi enhavas artan tombon de episkopo Juan de Cuenca kun ties skulptaĵo.[10] Ermitejo Misericordia (mizerikordo) kun baroka retablo. Palaco de episkopo Juan de Cuenca konstruita inter 1612 kaj 1623. [11]
Naturaj vidindaĵoj estas Cerro de la Cruz (monteto de la Kruco) kun alto de 1054 metroj[12], kavoj proksimaj al tiu kaj lageto karsta La Quebrá.
Notoj
redakti- ↑ Demografía histórica Puebla de Almenara. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2014-01-31 .
- ↑ Demografía histórica Puebla de Almenara
- ↑ Diccionario Geográfico Universal 1832 volumeno VII, paĝo 775
- ↑ Demografia evoluo de la lastaj jaroj
- ↑ 5,0 5,1 Resultados electorales 2003: Puebla de Almenara (hispane) (2003).
- ↑ 6,0 6,1 Resultados electorales 2007: Puebla de Almenara (hispane). El Mundo (2007).
- ↑ 7,0 7,1 Resultados electorales 2011: Puebla de Almenara (hispane) (2011).
- ↑ 8,0 8,1 Resultados electorales 2015: Puebla de Almenara (hispane). El Mundo (2011).
- ↑ Caja España[rompita ligilo]
- ↑ Orueta y Duarte, Ricardo de, La escultura funeraria en España: Provincias de Ciudad Real, Cuenca, Guadalajara 2000 AACHE, Guadalajara isbn=978-84-95179-44-9 paĝo 277
- ↑ 2004 Herrera Casado, Antonio, Palacios y Casonas de Castilla la Mancha: Una guía para conocerlos y visitarlos , AACHE, Guadalajara, isbn=84-96236-14-5 kaj isbn=978-84-96236-14-1 paĝo 135.
- ↑ Altura del Cerro de la Cruz. Arkivita el la originalo je 2007-09-12. Alirita 2014-01-31 .
Bibliografio
redakti- Aurelio Pretel Marín, Miguel Rodríguez Llopis (1998). El señorío de Villena en el siglo XIV. Albacete: Instituto de estudios albacetenses "Don Juan Manuel" de la Excma. Diputación de Albacete. ISBN 84-87136-86-9.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la provinca institucio pri la vilaĝo kaj ties interesaĵoj Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Virgen de la Misericordia 2013 Festoj
- Carretillas 2012 Festoj
- Kastelo de Puebla de Almenara elaere