Puebla de Valles [PŬEbla deBAĝes] (Vilaĝo de Valoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Puebla de Valles
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19225
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Julián Fernández Cruz
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 2,44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 3° 18′ U (mapo)40.9275-3.3036111111111Koordinatoj: 40° 56′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Areo 27,46 km²
Puebla de Valles (Hispanio)
Puebla de Valles (Hispanio)
DEC
Puebla de Valles
Puebla de Valles
Situo de Puebla de Valles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puebla de Valles [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 67 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,44 loĝ/km².

Situo redakti

Puebla de Valles situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 853 m super marnivelo; je 45 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27,46 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°55′39″N 3°18′13″Ok.

Nordokcidente: Retiendas Norde: Valdesotos Nordoriente: Retiendas
Okcidente: Tortuero   Oriente: La Mierla
Sudokcidente: Valdepeñas de la Sierra Sude: Matarrubia Sudoriente: Puebla de Beleña

Historio redakti

La loĝantaro atingis ĝis 352 loĝantoj en 1930, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 298 loĝantoj en 1950 al 67, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Valles, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Valles kie oni falis al la nunaj 67.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ĉefa vidindaĵoj estas preĝejo de Sankta Mikaelo kun romanikaj elementoj, sonorilturo, interesa baptujo kaj ĝis 27 ŝtontajlistaj markoj.

Bibliografio redakti

  • Sanz Iruela, M.; Martín Macías, F. (2006). Puebla de Valles. Usos, costumbres, cuentos y leyendas. Aache. ISBN 9788496236707.

Vidu ankaŭ redakti