Matarrubia estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Matarrubia
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Pablo Carpintero Sanz (PP)
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 1,7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 3° 17′ U (mapo)40.868333333333-3.2908333333333Koordinatoj: 40° 52′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 859 m [+]
Areo 28,21 km²
Matarrubia (Hispanio)
Matarrubia (Hispanio)
DEC
Matarrubia
Matarrubia
Situo de Matarrubia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matarrubia [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas matarrubiense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 49 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,7 loĝ/km².

Situo redakti

Matarrubia situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 873 m super marnivelo; je 35 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28,21 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°52′06″N 3°17′27″Ok.

La teritorio limas norde kun Puebla de Valles, sude kun Malaguilla, oriente kun Puebla de Beleña, kaj okcidente kun Villaseca de Uceda kaj Casa de Uceda. Tiu teritorio enhavas tri ĉefajn deklivarojn aŭ malgrandajn altebenaĵojn, nome Muela, Chaparral kaj Llano. Ĉiuj limigas la topografion de la medio, ĉar la vilaĝo kuŝas sur la valo formita de tiuj. Matarrubia enhavas ĉefan fluejon tra la urba kerno, nome "rojo Matarrubia", alfluanto de Jarama kiu en somero estas seka sed en vintro havas konstantan akvokvanton.

Nordokcidente: Valdepeñas de la Sierra Norde: Puebla de Valles Nordoriente: Puebla de Beleña
Okcidente: Casa de Uceda   Este: Puebla de Beleña
Sudokcidente Villaseca de Uceda Sude: Malaguilla Sudoriente: Robledillo de Mohernando

Historio redakti

Apartenanta dum la mezepoko al la teritorio Común de Villa y Tierra de Uceda ĝis la epoko de la Habsburgoj, ĝi ricevis la titolon de Villa de Filipo la 2-a dum lia regado, ekde kiam ĝi estis sendependa vilaĝo, kiu eĉ havis proprajn juĝejojn kaj prizonojn en la 16-a jarcento, havante tiam ĉirkaŭ 120 lokanojn (proksimume 433 loĝantojn).[1]

Matarrubia retenis sian statuson de villa ekde la 16-a jarcento ĝis la 20-a jarcento, kiam meze de la jarcento ĝi eksuferis grandan senloĝigon kaj elmigradon al Guadalajara, kaj kelkaj lokanoj eĉ elmigris al la sudo de Francio aŭ la nordo de Germanio.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro atingis la 400 loĝantojn, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 403 loĝantoj en 1940 al 49, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Matarrubia, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Matarrubia kie oni falis al la nunaj 49.

Aktuale la municipo ricevas profiton el proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj al Madrido, kaj okazis novaj urbaj disvolvigoj, iom limigitaj, kiu jam allogis iajn junajn familiojn al la vilaĝo, kaj jam eĉ estas deko da infanoj de diversaj aĝoj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Estas granda kvanto da korkokverkoj. Rura turismo: Preĝejo de Sankta Bartolomeo, de la 16-a jarcento, el ŝtonoj kaj kalkoŝtonoj, unusola navo kun ŝtonvolbo, kiu anstataŭas la lignan kasonaron kiu perdiĝis en incendio kiu detruis la templon en 1820. En 1908 la preĝejo ankoraŭ troviĝis en ruinoj.[2] La preĝejo havas ankaŭ sunhorloĝon el 1743.

Notoj redakti

  1. González de Marcos, Pedro (2005). Matarrubia en Imágenes.
  2. La Lectura Dominical. 21a de novembro 1908. p. 2.

Vidu ankaŭ redakti