Casa de Uceda [kasadeuZEda] (Casa de Uceda) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Casa de Uceda
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19184
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro José Luis Rubio Martín (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 4,49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 3° 22′ U (mapo)40.844166666667-3.37Koordinatoj: 40° 51′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 914 m [+]
Areo 21,38 km²
Casa de Uceda (Hispanio)
Casa de Uceda (Hispanio)
DEC
Casa de Uceda
Casa de Uceda
Situo de Casa de Uceda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casa de Uceda [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas casaucedano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 96 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,49 loĝ/km².

Situo redakti

Casa de Uceda situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña del Henares en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 914 m super marnivelo; je 40 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 66 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21,38 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°50′39″N 3°22′12″Ok.

La situo de Casa de Uceda en la centro de la Iberia Duoninsulo kaj ĝia altitudo super la marnivelo determinas klimaton de tipo mediteranea kontinenta, kun fortaj sezonaj kontrastoj de temperaturo kaj malmulta precipitaĵo.

Nordokcidente: Valdepeñas de la Sierra Norde: Valdepeñas de la Sierra Nordoriente: Villaseca de Uceda
Okcidente: Uceda   Oriente: Villaseca de Uceda
Sudokcidente: El Cubillo de Uceda Sude: Villaseca de Uceda Sudoriente: Villaseca de Uceda

Historio redakti

Kvankam Uceda iĝis Urbeto (urbo)|villa en 1593, ĝi jam estis loĝata multajn jarcentojn antaŭe. Ĝi apartenis kiel domaro al la teritorio Común de Villa y Tierra de Uceda ekde la reconquista kiam Alfonso la 6-a konkeris Toledon en 1085 kaj kun la urbo la tutan tajfon. En 1119, la reĝino Urraca donis la senjoriojn de Uceda kaj de Hita al Fernando García, kvankam en 1125 ĝi reekapartenis al la krono.

Letero de 1242 sendita de Ferdinando la 3-a indikas la domarojn de la konsilantaro de Uceda kiuj iĝis villas laŭ lia ordono, sed post tiu letero oni revenigis ilin al statuso de domaroj ene de la foruo de Uceda, pro kio eble Casa de Uceda estis municipo dum jaroj sed oni ne povas esti certa pri tio ĉar oni ne klarigis tion. Ekde 1222 ĝi ekapartenis al la senjorio de la arkiepiskopoj de Toledo post kiam Ferdinando la 3-a interŝanĝis la senjorion de Uceda kontraŭ tiu de Baza al sia filo Sanĉo, arkiepiskopo de Toledo. En 1575 la reĝo Filipo la 2-a konfiskis la senjorion de Uceda kaj okazigis vendon por subteni la ekonomian krizon, en kiu li estis, al Diego Mexía de Ávila y Ovando, kiu iĝos la grafo de Uceda en 1581.

Casa de Uceda apartenis al la graflando de Uceda, kaj estis simple bieno kie laŭ la tradicio oni malliberigis eksterleĝan filon de la grafo de Uceda, ŝajne fizika aŭ mensa malsanulo. En 1593, post diversaj konfliktoj la lokanoj aĉetis la senjorion de Uceda al Diego Mexía de Ávila y Ovando kaj la jurisdikcion el la graflando de Uceda restante submetita nur al la reĝa povo. La domaro de Casa de Uceda akiris finfine la titolon de villa definitive, adoptis la nomon de Casas de Uceda Campo del Rey, propran jurisdikcion. En 1609, la villa estis aĉetita kun Uceda fare de Cristóbal Gómez de Sandoval-Rojas (2a duko de Lerma kaj markizo de Denia kaj Cea) kaj de lia edzino María de Padilla y Manrique, ĉar la lokanoj devis vendi pro ŝuldoj.

En la Konstitucio de Cádiz de 1812 oni nuligis la senjoriojn. En 1925 oni aprobis la grupigon de la municipoj de Casa de Uceda kaj de Villaseca de Uceda kaj oni publikigis tion en la Gaceta de Madrid (Num. 269) la 26an de septembro.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro superis la 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 96, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Casa de Uceda, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Casa de Uceda kie oni falis al la nunaj 96.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Forstado kaj ĉasado de aproj kaj kapreoloj. Servoj, trinkejoj...

Vidu ankaŭ redakti