El Cubillo de Uceda

El Cubillo de Uceda [elkuBIĝo deuZEda] (La Kubeto (aŭ Siteleto) de Uceda) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

El Cubillo de Uceda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Teodoro Serrano
Demografio
Loĝantaro 118  (2023) [+]
Loĝdenso 4,19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 3° 24′ U (mapo)40.825-3.4047222222222Koordinatoj: 40° 50′ N, 3° 24′ U (mapo) [+]
Alto 895 m [+]
Areo 32,25 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
El Cubillo de Uceda (Hispanio)
El Cubillo de Uceda (Hispanio)
DEC
El Cubillo de Uceda
El Cubillo de Uceda
Situo de El Cubillo de Uceda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cubillo de Uceda [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 135 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,19 loĝ/km².

Situo redakti

El Cubillo de Uceda situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña del Henares en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 885 m super marnivelo; je 36 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 32,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°49′30″N 3°24′17″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Casa de Uceda, Uceda, Valdenuño Fernández, Villaseca de Uceda kaj Viñuelas.

Nordokcidente: Uceda Norde: Uceda Nordoriente: Casa de Uceda
Okcidente: Uceda   Oriente: Villaseca de Uceda
Sudokcidente: Uceda Sude: Valdenuño Fernández Sudoriente: Viñuelas

Historio redakti

 
Mudeĥara absido el briko.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ofte super 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 494 loĝantoj en 1940 al 135, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Cubillo de Uceda, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Cubillo de Uceda kie oni falis al la nunaj 135.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: templo de romanika mudeĥara stilo ununava kun platereska pordego kaj mudeĥara absido duoncirkla el briko.[1][2]

Notoj redakti

  1. Herrera Casado, Antonio (14a de majo 2004). «La iglesia de El Cubillo de Uceda» Alirita la 29an de Decembro 2017. Los escritos de Herrera Casado.
  2. «Cubillo de Uceda» Arkivigite je 2017-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Decembro 2017. Reta vidilo de la Enciclopedia del Románico (Románico digital): 403.

Vidu ankaŭ redakti