Puendeluna (aragone Puen de Luna) estas hispana municipo apartenanta al la provinco Zaragozo kaj al la komarko Cinco Villas, al la jurisdikcia distrikto Ejea de los Caballeros kaj al la regiono Aragono. La municipo etendiĝas laŭ la dekstra bordo de la rivero Gállego. Ĝi estas unu el la lokoj, kie ankoraŭ oni parolas la aragonan lingvon.[1] [2]

Puendeluna
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50614
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 0° 46′ U (mapo)42.1532337-0.7598667Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Alto 430 m [+]
Areo 9,878526 km² (98 7.8 526 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puendeluna (Provinco Zaragozo)
Puendeluna (Provinco Zaragozo)
DEC
Puendeluna
Puendeluna
Situo de Puendeluna
Puendeluna (Hispanio)
Puendeluna (Hispanio)
DEC
Puendeluna
Puendeluna
Situo de Puendeluna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puendeluna [+]
vdr

La loknomo Puendeluna estas etimologie komprenebla kiel Puente de Luna (Ponto de Luno), sed alude al la najbara urbo Luna, kaj tiukadre aperas kaj ponto kaj duonluno en la municipa blazono.

Geografio redakti

Puendeluna situas sur la bordoj de la rivero Gállego. La ekzisto de romia ponto super la rivero estigas ĝian nomon, ĉar ĝi estis la loko, kie situis la ponto de Luna, urbo de la grafoj Luna, al kiu la urbeto apartenis.

Puendeluna havis 331 loĝantojn en 1940, sed en 2021 ili estis nur 49. [3] [4]

La alteco de la urbeto super la marnivelo estas 430 m kaj la municipa areo estas 9,9 kvadrataj kilometroj. [5]

Kvankam ĝi estas municipo de Cinco Villas ĝi limas kun la komarko Hoya de Huesca.

Historio redakti

Puendeluna naskiĝis pro la ekzisto de romia ponto por transiri la riveron Gállego, situanta sur la akso de la romia vojo, kiu ligis la regionon Cinco Villas kun la itinero, kiu iris de Zaragozo al Pireneoj. Tiu romia ponto estis objekto de sinsekvaj rekonstruoj. [6]

La areo estis rekonkerita de la islamanoj en la 11-a jarcento, kaj ĉirkaŭ tiu tempo la loko estis loĝata de kristanoj. La reloĝado estis de eklezia origino, sed baldaŭ poste Puendeluna apartenis al la Luna familio.

La graveco de la ponto estas elstarigita per la fakto, ke en 1346 reĝo Petro la 4-a de Aragono donis la rajton kolekti paspagojn pro la uzado de la ponto, al Luna, dum kvin jaroj, por la rekonstruo de la ponto trafita de inundo, estante la privilegio daŭrigota dum kvar pliaj jaroj en 1348. Oni devas konsideri, ke jam en la jaro 1265 pere de la paspago, la Konsilio de Luna gajnis la kvanton de 200 arĝentaj pundoj. [7]

Monumentoj redakti

  • Romia ponto super la rivero Gállego, de kiu kelkaj spuroj estis trovitaj. Hodiaŭ restas nur restaĵoj de la romia ponto en la fluejo kaj abutmento dekstre, apud la urbo. [8] [2]
  • Romia mejloŝtono.
  • Preĝejo de Sankta Nikolao, reformita en la 17-a jarcento. Ĝi konservas du gotikajn retablojn el la dua duono de la 15-a jarcento, same kiel kelkajn pecojn de liturgiaj oraĵoj kaj arĝentaĵoj de la 16-a ĝis la 18-a jarcento. [9] [10]

Estas menciinde redakti

Puendeluna estas unu el la lokoj, kie la uzado de la aragona lingvo estas konservita. [11]

Puendeluna elstaras pro la riĉeco de sia faŭno kaj flaŭro, havigita de ĝia proksimeco al la rivero Gállego: fekundaj bordoj kie loĝas kardeloj, kormoranoj kaj alcionoj, inter aliaj. [12]

Festoj redakti

  • Pilgrimado al la ermitejo "Virgulino de Miramonte", la Paskan dimanĉon.
  • Festoj de Sankta Bartolomé, je la 24-a de aŭgusto.
  • Festoj de Sankta Nikolao, je la 7-a de decembro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti