La Pulvermaar estas maara lago. Ĝi situas sudoriente de la distrikturbo Daun en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi apartenas kun Holzmaar kaj Hitsche Maar al la maaroj de Gillenfeld.

distancrigardo
la maaro en frua somero

Karakterizaĵoj redakti

Unu en la marĉo de la najbara Strohner Maar situanta tofotavolo venis de la vulkanaj aktivecoj de la Pulvermaar. La Strohner Maar do estas pli maljuna ol la Pulvermaar. La aĝo de la Pulvermaar havas aĝon de ĉ. 10.000 jaroj.[1] Pli novaj esploroj trovis subakvajn terasojn kaj glacikojnon ene de la Tefra-tavoloj. Tiuj esploroj sugestas, ke la maaro verŝajne estas de la lasta malvarmepoko antaŭ 20.000 ĝis 30.000 jaroj.[2][3] Vulkanologoj de la Smithsonian Institution supozis, ke la erupcio okazis de 8600 ĝis 8000 a. K..[4][5]

La preskaŭ cirkloforma maaro havas akrajn funelformajn vandojn. La maara lago situas en alteco de 411 m super marnivelo kaj estas kun profundeco de 72 m la plej profunda maaro de la Vulkaneifel. Kun diametro de ĉ. 700 m kaj laga surfaco de ĉ. 38,48 ha la lago havas la plej grandan akvan surfacon de la maaroj en le Ejfelo, ankaŭ se la tura vulkana strukturo kun 900 * 950 m estas superiata de multaj aliaj Ejfelaj maaroj.[1]

 
en vintro

Post la Konstanca lago kaj la antaŭalpaj lagoj (Königssee, Walchensee, Starnberger See, Ammersee, Chiemsee, Tegernsee) la Pulvermaar estas la plej profunda natura lago de Germanujo.

La maaro estas ĉirkauata de kratera remparo kovrata de arbaro. Ĉe la orienta lagobordo troviĝas banejo.

 
baneja instalaĵo

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Werner D´hein: Natur- und Kulturführer Vulkanlandeifel. Mit 26 Stationen der „Deutschen Vulkanstraße“. Gaasterland- Verlag, Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Wilhelm Meyer: Geologie der Eifel. 3a eldono, Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart. 1994, paĝoj 322f . ISBN 3-510-65161-8}}
  2. Meyer 1994, S. 309
  3. Studie 2009 von Zöllner und Blanchard Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
  4. Lee Siebert, Tom Simkin und Paul Kimberly: Volcanoes of the World. 3a eldono, Smithsonian Institution, University of California Press, Washington, Berkeley, Los Angeles, London, 2010, paĝoj 50, ISBN 978-0-520-26877-7
  5. [[[:Ŝablono:GVP]] Westeifel-Vulkanfeld in der Datenbank der Smithsonian Institution, s.v. Eruptive History]
50.1311111111116.9261111111111