Malfermi la ĉefan menuon

Pumprezerva akvoenergia centralo Dlouhé stráně

Pumprezerva akvoenergia elektrejo Dlouhé stráně estas pumprezerva akvoenergia centralo de kompanio ČEZ konstruita en montaro Hrubý Jeseník en katastra teritorio de Rejhotice de municipo Loučná nad Desnou en distrikto Šumperk, interne de PPR Jeseníky. Temas pri la plej efika akva elektrejo en Ĉeĥio – ties instalita povumo estas 650MW.[1]

Pumprezerva akvoenergia centralo Dlouhé stráně
Pumprezerva akvoenergia elektrejo
Dlouhé Stráně, kaverna (5).jpg
La plej supra etaĝo de la subtera kaverno kun turbinoj; el maŝinaro estas videblaj nur supraj partoj kun ekkurumaj motoroj
Oficiala nomo: Přečerpávací vodní elektrárna Dlouhé stráně
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Municipo Loučná nad Desnou
Parto de Dlouhé stráně
Montaro Hrubý Jeseník
Katastro Kouty nad Desnou
Lokigo Dlouhé stráně suba rezervujo
Situo Dlouhé stráně
 - koordinatoj 50°05′11″N 17°10′46″E  /  50.08639°N, 17.17944°O / 50.08639; 17.17944 (Pumprezerva akvoenergia centralo Dlouhé stráně) (mapo)
Maks. profundo 26,0 m
Volumeno 2 580 000,0 m3 (91 111 840 cu ft)
Malfermo 1996
Tipo de elektrejo Pumprezerva akvoenergia centralo
Suma volumeno 2 719 750 m³
Turbinoj 2xturbinoj de Francis
Suma povumo 2x325 MW
Situo enkadre de Ĉeĥio
RedHut.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
RedHut.svg
Situo enkadre de Sudetoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dlouhé stráně Hydro Power Plant
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Funkcioj kaj ecojRedakti

La ĉefa tasko de la elektrejo estas sekurigi stabilecon de elektrizita sistemo, por kiu estas necesa egalo inter aktuala konsumo kaj povumo donataj de energetikaj fontoj. Kelkfoje ĉiutage ĝi tiel transiras el ĉerpila en turbinan reĝimon kaj male. Pro influo de alveno de ventaj kaj sunaj elektrejoj karakterize plialtiĝis nestabileco de la sistemo. Tial lastatempe la elektrejo transiras en la ĉerpilan reĝimon ankaŭ dumtage, dum antaŭe ĝi transiris en tiun ĉi reĝimon plej ofte nokte.

La akvaj rezervujojRedakti

La pumprezerva akvoenergia elektrejo Dlouhé stráně disponas je du rezervujoj kun alteca diferenco 510,7 m.

  • Supra rezervujo troviĝas sur pinto de monto Dlouhé stráně en supermara alteco 1350 m kaj ĝi havas trafikan volumenon 2 580 000  (la suman volumenon 2 719 750 m³) kaj ĝi okupas areon 15,4 ha, kun la plej granda profundo 26 m.
  • Suba rezervujo situas sur rivereto Divoká Desná en supermara alteco 824,7 m kaj ĝi havas la suman volumenon 3 405 000 m³ kaj areon 16,3 ha.
 
Suba rezervujo de la elektrejo

Dum plena enĉerpigo de la supra rezervujo ties surfaco estos ascendinta je 21,5 m kaj la surfaco de la suba rezervujo estos sinkinta je 22,2 m.[2]. La supra rezervujo estas izolita per 18cm tavolo de natura asfalto, kiu estis alveturigita el Albanio – estis nome materialo, kiu sen damaĝigo eltenos amplekson de temperaturoj de −30 ĝis +60 °C. Apud la supra rezervujo situas malgranda tumulo, kiu konservas devenan altecon de la pinto de l' monto, kiu estis alie detranĉita proksimume je tri metroj.[3]

La elektrejoRedakti

Ĉar la areo de la elektrejo troviĝas interne de protektata pejzaĝa regiono, estas pro ekologiaj kaŭzoj la tuta sektoro lokigita en subterejo. En kaverno kun areoj 87,5 × 25,5 × 50 m estas lokigitaj du 24 metroj altaj turbomaŝinaroj kun reversaj turbinoj de Francis, ĉiu havas povumon 325 MW (la povumo en la turbina reĝimo, en la ĉerpila reĝimo maksimumo estas 312 MW; temas pri la plej grandaj reversaj turbinoj en Eŭropo). La kaverno estas kunigita kun la supra rezervujo per du alkondukiloj kun diametro 3,6 m kaj longecoj 1547 kaj 1499 m, kun la suba rezervujo per du tuneloj kun diametro 5,2 m kaj longecoj 354 kaj 390 m, sur ambaŭ finaĵoj la alkondukiloj havas globajn fermilojn; dum la plena povumo trafluas tra ĉiu alkondukilo 68,5 m³ da akvo dum sekundo; la tutan volumenon de la rezervujo eblas enĉerpi dum sep horoj. Sur la turbinoj estas sur kava ŝafto kun diametro 1000 mm alfiksitaj generatoroj, sur ili poste la ekkurumaj motoroj, kiuj dum aktivigado de la ĉerpila reĝimo ekturnigos ŝoveliletojn de la turbino en kontraŭdirekton (plu la ŝoveliletoj estas movumataj rekte per la generatoroj en funkcioj de motoroj). Sur la plafono de turbina kaverno estas du pontogruoj, ĉiu kun portebleco 250 tunoj, kiuj estas okaze de bezono kaj post muntado de kuniga parto (per tio plialtigi la porteblecon al 400t), estas komune kapablaj levi la maŝinaron al demetiga areo, kie estas alireblaj riparoj.[3]

 
Elkonduko de la elektra kondukilaro el la subterejo

Apud la turbina kaverno troviĝas plua kaverno kun dimensioj 115 × 16 × 21,7 m, en kiu estas disbranĉigejo por 22 kV kaj du blokaj trifazaj transformiloj (ŝirmataj per aŭtomata fajroestingila sistemo per CO2). La rezulta kurento kun tensio 400 kV estas el la subterejo kondukata al ujigita elkondukila kampo kaj plu per ekstera kondukilaro 52 km en disbranĉigejon en Krasíkov.[4]

En la subterejo estas plu konstruita tuta sistemo de komunikaj, aerumaj kaj deakvigaj tuneloj kaj ŝaktoj kun suma longeco 8,5 km. La supra rezervujo estas el la elektrejo alirebla sur ŝoseo (kun longeco proksimume 12 km). Okaze de ties neveturebleco (precipe en vintraj monatoj) estas la supra rezervujo alirebla ankaŭ tra tunelo kun 2400 ŝtupoj, kiu estas ekipita per plataĵaj dentigitaj liftoj - dum la vojo oni ŝanĝas liftojn.[5]

Krom pli supre menciita statika funkcio (ŝanĝo de superflua energio en plialtigitan konsumon de energio) la elektrejo ankaŭ donas funkcion dinamikan – ĝi funkcias kiel povuma rezervo de la sistemo, donas reguligan povumon kaj ĝi partoprenas en gvidado de frekvenco de la sistemo. Plu ĝi povas funkcii en kompensa reĝimo, kiam ĝi helpas reguligi la tension en la sistemo. Okaze de bezono la elektrejo kapablas el trankvilo ĝis la maksimuma turbina povumo transiri dum 100 sekundoj kaj doni la energion seninterrompe ses horojn. El la ĉerpila ĝis la turbina reĝimo eblas transiri dum 150 s, el la trankvilo ĝis la ĉerpila poste esats bezone 400 s.[6] Trafiko de la elektrejo estas gvidata telegvide el Prago. En la elektrejo mem laboras malpli ol 40 okupitoj, kiuj zorgas precipe pri riparado.[3]

 
Tunelo kun koloraj dekoraĵoj kondukanta en la turbinan kavernon

La elektrejo estas plenigita per malgranda malaltprema egaligata elektrejo (Dlouhé stráně II), kiu servas por kovri propran konsumon de la elektrejo; ĝi estas ekipita per turbino de Francis kun povumo 163 kW lokigita sur defluejo el la suba rezervujo.[6] La pumprezerva akvoenergia centralo havas ankaŭ propran reguligejon de akvo, kiun ĝi akiras el rojo Jezerní, ĝi disponas ankaŭ per propra prilaboro de la uzitaj akvoj.[1]

 
Aviadila vido al la supra rezervujo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti