Puruzo

(Alidirektita el Purus)

La rivero Puruzo (hispane Purús, portugale Purus) estas granda rivero de Sudameriko, unu el la ĉefaj alfluantoj de la rivero Amazono. Ties baseno estas 63,166 km² granda, kaj la ĉefa flukvanto estas de 8,400 m³/s. Ĝi estas tre sinua rivero, kun blanka akvo kaj superabunda bela naturo. Ĝi estas la lasta granda alfluanto de la dekstra marĝeno de la rivero Solimões (nomo donita al Amazono antaŭ ĝia renkonto kun la Nigra Rivero). Ĝi longas 3.590 km. Puruzo naskiĝas en Peruo je alto de 500 metroj en la Montaro Kontamano en unu el la plej nealireblaj partoj de perua arbaro. Ĝi markas landlimon inter Peruo kaj Brazilo laŭlonge de 38 kilometroj. Ĝi eniras en la Amazona Rivero okcidente de la rivero Madejro, kiun ĝi paralelas sude dum la akvofaloj de tiu lasta. Ĝi fluas tra konstanta arbaro ĉe la fono de granda depresion kuŝa inter la rivero Madejro, kiu markas la bordon de la grejsa altebenaĵo de Brazilo, kaj la Ukajali kiu alvenas al la bazo de Andoj.

Puruzo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 960 km
Fluo
Enfluejo Solimões
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj Departemento Ucayali
Map
vdr
Mapo de la Amazona Baseno kun la Purusa Rivero markita
Purus Rivero

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti