Rábapordány (rAbapordAnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna.

Iama stacidomo de Rábapordány

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Rábapordány situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, inter Rába kaj Csorna, la iama fervojo (funkcianta ĝis 2007 Csorna-Pápa preteriras. Csorna troviĝas 9 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1351 en formo "possessio Pardan". La turkoj detruis la vilaĝon en 1594. La rehomiĝo okazis en 1615. Post la 2-a mondmilito la malriĉaj kamparanoj ricevis parcelojn el la grandbieno. En 1959 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno.

Vidindaĵoj redakti