Greppen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Römerswil (Greppen))
Greppen
Blazono de Greppen
Greppen vidita de Meggen
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 3′ 19″ N 8° 25′ 47″ O / 47.05528 °N, 8.42972 °O / 47.05528; 8.42972 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 19″ N 8° 25′ 47″ O / 47.05528 °N, 8.42972 °O / 47.05528; 8.42972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 941
Areo 5,25 km²
Alteco 447 m super marnivelo
Poŝtkodo 6404
Komunumkodo 1056
Mapo de Greppen
vdr

Pri la komunumo redakti

Greppen estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 941 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Greppen situas ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago, nome ĉe la orienta bordo de la Golfo de Küssnacht, ĉe la okcidenta flanko de la monto Rigi.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sen la lagosurfaco sur areo de 3,30 km², de kiuj 39,7% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Greppen limas en nordo kaj oriento al Küssnacht (SZ), en sudo al Weggis, kaj en okicdento aliflanke de la Kvarkantona Lago al Meggen.

Trafiko redakti

La komunumo Greppen estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Brunnen tra Gersau kaj Weggis al Küssnacht kaj per la ŝiplinioj sur la Kvarkantona Lago.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas norde en Küssnacht en distanco de 5 km.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Greppen datiĝas el la jaro 1259 kiel Crepon.[2]

Dum mezepoko Greppen apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1406 Greppen kune kun la voktejo Habsburgo estis akirita de la urbo Lucerno.

Ekzistas projekto pri kunigo de la tri komunumoj Greppen, Weggis kaj Vitznau al nova komunumo Rigi. Jam ekzistas loza kunlaboro, sed ĉar la tri komunumoj finance bonfartas nek ekzistas premo nek urĝo. En la jaro 2005 la projekto estis ŝovita je nedifinita tempo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti