Röthenbach (Algovio)
Röthenbach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lindau kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 1 885 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Argental, al kiu krome apartenas la neurbaj komunumoj Gestratz, Grünenbach kaj Maierhöfen. Krome la loĝloko apartenas al la historia regiono Algovio. La montoj de la Algoviaj Alpoj ĉie en Röthenbach imprese videblas ĉe la horizonto, kvankam la komunumo mem jam ne apartenas al la Alpoj, sed al antaŭalpa montetaro. De la komunuma limo al la limo kun Aŭstrio estas 10 kilometroj.
Röthenbach | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | |||||
Distrikto | Distrikto Lindau | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Argental | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 08384 | |||||
Poŝtkodo | 88167 | |||||
Aŭtomobila kodo | LI | |||||
Oficiala Municipokodo | 09776124 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Engelbert Schädler | |||||
Partio de komunumestro | FW | |||||
Adreso de la administrejo | VG Röthenbach (Allgäu) Mühlenstr. 1 88167 Röthenbach (Allgäu) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1885 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 37′ N, 9° 59′ O (mapo)47.6166666666679.9833333333333Koordinatoj: 47° 37′ N, 9° 59′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 663 m | |||||
Areo | 14,96 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.gemeinde-roethenbach-allgaeu.de | |||||
Komunuma partnerecoRedakti
Röthenbach en Algovio havas komunuman partnerecon kun la komunumo Röthenbach en Emme-Valo en la Kantono Berno de Svislando.