Rūja (latve Rūja, estone Ruhja) estas rivero en suda Estonio kaj norda Latvio kiu longas 77 kilometrojn.[2] Ĝi komenciĝas de estona lago Ruhijärv proksime de vilaĝo Lilli. Fluas tra distriktoj Viljandimaa kaj Valmiera, enfluas la lagon Burtnieks. Riverdeklivo estas 38 m (0,5 m/km),[3] ĉiujara drenaĵo 0,29 km³.

Rūja
latve Rūja, estone Ruhja jõgi
rivero
Rūja apud Jeri
Landoj Latvio Latvio,
Estonio Estonio
Regionoj Vidzeme (Latvio), Sakala (Estonio)
Distriktoj Viljandimaa (Estonio), Distrikto Valmiera (Latvio)
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Urbo
Fonto Lago Ruhijärv
 - situo Mulgi vald, Viljandimaa, Estonio
 - alteco 78 m
 - koordinatoj 58° 00′ 36″ N 25° 30′ 44″ O / 58.01000 °N, 25.51222 °O / 58.01000; 25.51222 (mapo)
Enfluejo lago Burtnieks
 - situo 39.5, Latvio
 - koordinatoj 57° 45′ 58″ N 25° 14′ 14″ O / 57.76611 °N, 25.23722 °O / 57.76611; 25.23722 (mapo)
Longo 77 km (48 mi)
 - Longo en Estonio km (3 mi)
 - Longo en Latvio 72 km (45 mi)
Akvokolektejo 962,7 km² (96 270 ha)
Trafluo Enfluejo[1]
 - mezproksima 8,6 /s
 - maksimuma 31,3 /s
 - minimuma /s
Ĉiujara drenaĵo 0.29 km³
Vikimedia Komunejo: Rūja River

Rūja ricevis sian nomon de la lago Ruhijärv en Estonio, estas plej verŝajne nomita laŭ la estona vorto ruhi (trogo, unu-arba boato).

La rivero komencas fluo en Haanja altebenaĵo, plu fluas tra la Norda Vidzeme malaltebenaĵo (latve Ziemeļvidzemes zemiene).[4]

En la baseno estas multaj arbaroj, marĉaj herbejoj kaj marĉoj. Laŭflue estas naturrezervejo Meza Burtnieks.

La plej granda setlejo sur la bordoj de la rivero estas urbo Rūjiena, vilaĝoj - Lode, Dīķeri, Naukšēni, Jeri. La aŭtovojoj P17 kaj P22 transiras la riveron.

La meza kurso de la rivero, de Naukšēni ĝis la Rūjas ŝkolo, estas rekomendita por boatado. La malsupraj atingoj estas marĉaj.[5]

En la rivero troviĝas ezokoj, perkoj, plotoj, lojtoj, bramoj, brunaj trutoj.[1][6]

Alfluantoj

redakti
  • Maldekstra: Acupīte (22 km), Oļa (19 km).
  • Dekstra: Sapraša (24 km).

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Vides Vēstis. Rūjas upes vizītkarte (latve)
  2. LĢIA. Vietvārdu datubāze - Datumbazo de loknomoj
  3. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 8, p. 480.
  4. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. Upesoga. Rūja (latve)
  6. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 250.

Eksteraj ligiloj

redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Rūja en Vikimedia Komunejo