Radiotelevido de Serbio

Radiotelevido de Serbio - serbe Радио-телевизија Србије (РТС)Radio-televizija Srbije (RTS) - estas la ŝata korporacio por dissendigo de radiofonio kaj televido en Serbio, respondeca pri la teritorio krom la aŭtonoma provinco Vojvodino. La korporacio funkciigas plurajn radiofoniajn kaj televidajn kanalojn, per tersurfacaj ondoj kaj per satelitoj. La korporacia sidejo estas en Beogrado.

Radiotelevido de Serbio
emblemo
publika elsendanto • hate media
Komenco 24-a de marto 1929 vd
Antaŭe Yugoslav Radio Television • Udruženje javnih radija i televizija vd
Lando(j) Serbio vd
Sidejo Beogrado
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Posedatoj RTS 2 • RTS 1 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Antaŭe, ĝi estis konata kiel Radiotelevido Beogrado, en Esperanto parte plisimpligita al la nomo Beograda Televido, ankoraŭ pli frue, ekde la elsendo en 1929, kiel Radio Beogrado (Радио Београд). En la 1960-aj jaroj interalie la esperantlingva ĵurnalisto Tibor Sekelj produktis plurajn programojn por la televida stacio, ekzemple pri la Karavano de Amikeco (vojaĝado tra Afriko).[1]

En 1992 Radiotelevido Beogrado kune kun Radiotelevido Novi Sad kaj Radiotelevido Priština (RTP) iĝis parto de la korporacio Radiotelevido de Serbio. En la militaj 1990-aj jaroj, la korporacio kaj aparte la novaĵprogramo "Dnevnik" estis multflanke kritikata esti ŝtata propragandilo. Post kiam la ŝtata prezidanto Slobodan Miloŝeviĉ estis arestita kaj pro internacia premo en 2001 transdonita al la Internacia Krima Kortumo en Hago, la raportado refariĝis pli ĵurnalisme sendependa. En majo 2006, la Radiotelevido de Serbio estis oficiale dividita en du publikajn sistemojn: Radiotelevido de Serbio (Publika Servo de Serbio) kun sidejo en Beogrado kaj Radiotelevido de Vojvodino (Publika Servo de Vojvodino) kun sidejo en Novi Sad.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti