Rajmund Rapaics (kanoniko)

Rajmund Rapaics [rapaiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rapaics Rajmund estis hungara pastro, kanoniko, abato, profesoro, instruisto.

Rajmund Rapaics
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1845 (1845-01-01)
en Milano
Morto 25-an de septembro 1909 (1909-09-25) (64-jaraĝa)
en Eger
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Rajmund Rapaics [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1845 en Milano. Li mortis la 25-an de septembro 1909 en Eger.

Biografio redakti

Rajmund Rapaics frekventis mezlernejon en Eger, poste li studis teologion en Pest (urbo) kaj Vieno. Li pastriĝis en 1868, li doktoriĝis en la sekva jaro. Komence li instruis en Nyíregyháza, inter 1870 kaj 1880 en la ĉefepiskopa liceo en Eger. Li estis viclernejestro en 1875, post 4 jaroj li ricevis la titolon "kortuma pastro". Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1880, li estis dekano en la studjaroj 1884 kaj 1885, rektoro en 1900. post 3 jaroj li estis nomumita kanoniko, en 1906 abato. Li estas entombigita en Baziliko de Eger.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Egyetemes egyháztörténelem (Universala eklezia historio), (1879-1889)
  • Beszéd, melyet az 1884-85. egyetemi tanév megnyitásakor mondott (1884)
  • Egyháztörténelmi emlékek a magyarországi hitújítás korából (1902)

Fontoj redakti