Ralf NIELBOCK (* 1954) estas germana geologo kaj paleontologo, kiu ekde 1984 ĉefresponsas pri la esplorado kaj la turisma prezento de la fama Unukornula kaverno apud Herzberg-Scharzfeld, Germanio.

Ralf Nielbock
Ralf Nielbock en 2016.
Ralf Nielbock en 2016.
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1953 (1953-11-30) (70-jaraĝa)
Okupo
Okupo geologo
vdr

Kariero redakti

Ralf Nielbock originas el Frankfurto ĉe Odro[1] vivante ekde 1959 en la Harca regiono, konkrete hodiaŭ en Osterode am Harz. Li studis ĉe la Teknika universitato Clausthal (Clausthal-Zellerfeld) paleontologion kaj geologion. En 1982 li estis diplomita danke al defendita faklaboraĵo pri la stratigrafio de la Zechstein-dolomito (Litostratigrafio) ĉe la suda rando de Harco. En 1987 li doktoriĝis pri holocenaj kaj fruplejstocenaj vertebrulfaŭnoj en la citita Unukornula kaverno.[2] Post la studoj li estis scienca helpisto de la Prahistoria sekcio ĉe la Malsuprasaksia Landa Muzeo en Hanovro kunlaborante ĉe la arĥeologiaj-paleontologiaj elfosadoj en la Unukornula kaverno. Inter 1989 kaj 1990 li estis scienca helpulo de la arĥeologia monumentflegadkomisiono de Distrikto Osterode. Tiutempe li skizis migran ekspozicion kun la titolo Unicornu fossile pri la kaverno ŝarcfelda. Poste li akceptis esti muzekomisiito de la komunumo Bad Grund (Harz). Tiupostene li novkonceptis la Muzeon pri horloĝoj en Bad Grund kaj minejan muzeon. Inter 1994 kaj 2000 Nielbock estis vicafergvidanto de la muzea asocio '"Oberharzer Bergbau- und Heimatmuseen" kaj scienca ĉefo de minejmuzeo "Bergbaumuseums Schachtanlage Knesebeck" de la surloka (fermita) plumb- kaj zinkminejo.

Ekde 2001 Nielbock elpensis la kavernrilatan projekton "Projekt Mensch und Tier in der Einhörnhöhle". En 2002 li kunfondis la societon "Gesellschaft Unicornu fossile" kiu nuntempe tenadas la kavernon; ties celo estas la geoturisma disponigo de la kaverno kaj la senĉesa esplorado. Ekde la rekomenco de rondgvidado ene de la kaverno en 2003 Nielbock estas entreprenestro kaj scienca projektgvidanto.

Verkoj redakti

  • kun Hans-Georg Kohnke: Museen und Heimatstuben im Landkreis Osterode am Harz, 1989.
  • Der Riesenhirsch (Megaloceros giganteus) vom Bühberg bei Barbis – Die Ausgrabungen Jacob-Friesens am Bühberg und auf der Burg Scharzfels bei Barbis im Jahre 1950. Heimatbl. f.d. südwestl. Harzrand, Osterode 1990, p. 7–16.
  • kun M. Koch: Das Uhrenmuseum Bad Grund – Ein Gang durch die Zeit. Bad Grund 1997.
  • Die Suche nach dem diluvialen Menschen – oder: Die Erforschungsgeschichte der Einhornhöhle. Ĉe: Die Kunde, 53/2002 (surrete)
  • kun Stephan Veil: Die Einhornhöhle – Tierfriedhof des Eiszeitalters und Spuren aus der Zeit der Neandertaler Ĉe: Mamoun Fansa, Frank Both, Henning Haßmann (eld.): Archäologie|Land|Niedersachsen. 400.000 Jahre Geschichte. Landesmuseum für Natur und Mensch, Oldenburg 2004. p. 171–172.
  • kun Heinz-Gerd Röhling: Geotop-Ensemble Zechsteinkarstlandschaft Südharz: Einhornhöhle und Rhumequelle – Geotope von nationaler Bedeutung ĉe: SDGG kajero 42, Hannover, 2006 (ISBN 978-3-932537-38-7)
  • kun Kaufmann kaj Romanov: Geophysikalische Untersuchungen an der Einhornhöhle, Südharz ĉe: Mitt.Verb.dt. Höhlen- u. Karstforscher 56 (3). München 2010 ISSN 0505-2211
  • Die Einhornhöhle. Die Welt der Einhörner, Höhlenbären und Neandertaler. München 2010. ISBN 978-3-89937-123-9
  • kun Felix Hillgruber, Jens Lehmann kaj Thomas Terberger: Die Einhornhöhle im Lichte alter und neuer Forschungen. Ĉe: Berichte zur Denkmalpflege in Niedersachsen. Nr. 4, 2014, p. 153–155.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Ralf Nielbock: Kurzbiographie in: Die Einhornhöhle. Die Welt der Einhörner, Höhlenbären und Neandertaler. München 2010 (etbiografio)

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ralf Nielbock en la germana Vikipedio.