Raspe-domo (germane: Raspehaus) estas historia nuntempe malfunkcianta biendomo en Rastenberg, Germanujo (Raspeplan nr 4). Ĝi estas monumentprotektotaĵo.

Raspe-domo disde Raspe-placo

Arĥitekturo kaj konstruhistorio redakti

 
Portalo de la domo sur monbileto provizora de 1.9.1921
 
Raspe-domo sur monbileto de 1921

Temas pri gablobaziĝanta fortimpresa konstruaĵo en centra situo. La alta kelosoklo kun pinta barelvolbo kaj la ĉefa etaĝo estas el masiva masonaĵo el rompitaj ŝtonoj. La ĉefa aliro fariĝas fare de maldekstre situanta korto per alta libera ŝtuparo kaj ŝton-enkadrigita pordo kondukanta rekte en la loĝetaĝon. Pordoplato de ĉ. 1800 kun fruklasikismaj dekoracioj kaj originalaj garnaĵoj ankoraŭ surlokas. La fenestroj de la teretaĝo ankaŭ havas laborŝtonaĵojn, el kiuj kelkaj posedas profilojn. La supra etaĝo kaj la gabloj estas de framskeleta konstruado kiu laŭetaĝe ade elsaltas. La horizontalaj stangoj profilitis inter la trabfinaĵoj ŝipkilforme. La pleniglignoj havas dentiklajn dekoraciojn.

La konstrumaniero kaj la dekoracioj atestas konstruiĝepokon de ĉ. 1600 kvankam kele oni ne povas ekskluzivi eĉ pli malnovan konstrutempajn spurojn kaj fundamentojn.

Historio redakti

Laŭ skribaj mencioj konstruitis la domo en 1605 fare de Thomas Raspe, eble praido de la landgrafa dinastio de la Ludovikidoj kiuj ekde Henriko Raspe la 1-a dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj regadis ĉi-regione. Thomas Raspe mem estis princa-saksia impostkolektisto. Sekve estas Raspe-domo unu el la plej malnovaj en Distrikto Sömmerda. La praidoj de Thomas Raspe ene loĝis ĝis la 17-a jarcento kaj alikonstruigis ĝin post terura incendio dum la Tridekjara milito. Tion memoras enskribaĵoj supre de la korta pordo kun la datoindiko de 1641. Dum inflacio komence de la 1920-aj jaroj bildoj de Raspe-domo aperis sur provizoraj banknotoj. Post la Dua mondmilito la domo estis sen funkcio kaj kadukiĝis. Jam en la 1970-aj jaroj kolektiĝis historiemuloj por savi la tuton sed vane. De malnovaj fotoj videblas ke malaperis i.a. belega pordega arko kiu per muro unuiĝis al la domo. En la 1990-aj jaroj la tegmento malgraŭ restaŭro ree likis. En 2009 sekvis ekspertizo fare de la Turingia landa oficejo pri monumentprotektado kaj arĥeologio kun la furora konstato ke vandare kaj plafonare troviĝas bildoj kaj farbaĵoj renesancaj estantaj en relative bona stato.[1], laŭ raporto de Mitteldeutscher Rundfunk.

La lasta heredantino transdonis la domon al la ŝtato post kiam ŝi mem estis investinta multe da mono sed finfine malsukcesis pri siaj planoj. En 2021 kolektiĝis societo ĉirkaŭ Petra Rose, kvartala urbestrino de Rothenberga, Andreas Martini kaj ties kuzo Stefan Wagner, kiu intencos zorgi pri la belaĵo. La nombro de la klubano pligrandiĝis jam je 13 uloj en novembro 2021.

Fonto redakti

  • Samira Wischerhoff: Ramm am Nachmittag, MDR Thüringen – Das Radio, 5. novembro 2021, 15:00 h
  • André Heß: Herzensprojekt: Kulturdenkmal in Rastenberg zu neuem Leben erwecken, ĉe: Thüringer Allgemeine Sömmerda, 29.9.2021

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Dadurch ist das Raspehaus für die Region und namentlich für die Geschichte der Stadt Rastenberg ein einzigartiges Dokument der Baukunst des 17. Jahrhundert, dessen Verlust eine tiefe Lücke in die historische Überlieferung reißen würde.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Raspehaus en la germana Vikipedio.

51.1747911.422667