Rato
Rato (genro Rattus) - mamulo parenca al muso, sed pli granda (malofte pli ol 500 gramoj) kun longa vosto. Ĝi estas ronĝulo preskaŭ ĉionvora. Ratoj venis el Azio.
Rato | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Plejstoceno - Nun | ||||||||||||||||
Nigra rato Rattus rattus
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
50 specioj; vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ratoj apudvivas homojn, kaj atingis la preskaŭ tutan mondon sekvante ilin. En urboj ili vivas kutime en kanaloj kaj kloakoj. Ili estas ankaŭ bredataj kiel esplorbestoj kaj karesbestoj. Ratoj ja ĉerpas el homa nutraĵaro. La estimoj varias, sed probable inter unu kvinono kaj unu triono el la monda produktado estas manĝita, difektita aŭ detruita de ratoj kaj aliaj ronĝuloj.
Ratoj estas ĉiomanĝantoj. Ili manĝas grenon, viandon, fruktojn, legomojn, lakton kaj laktaĵojn. Ekvilibra manĝo estas por ratoj plej bona. Ili estas ŝatataj por ilia inteligenteco kaj samtempe timataj kaj malamegataj pro sia malbeleco. Ratoj estas trejneblaj.
Specioj
redaktiSpecioj de ratoj:
- Nigra rato
- Bruna rato (Rattus norvegicus)
- Kioreo (Rattus exulans)
- Rattus annandalei
- Rattus enganus
- Rattus everetti
- Rattus hainaldi
- Rattus hoogerwerfi
- Rattus korinchi
- † Rattus macleari
- Rattus montanus
- Rattus morotaiensis
- † Rattus nativitatis
- Rattus ranjiniae
- Rattus sanila
- Rattus stoicus
- Rattus timorensis
- Rattus nitidus
- Rattus pyctoris
- Rattus adustus
- Rattus andamanensis
- Rattus argentiventer
- Rattus baluensis
- Rattus blangorum
- Rattus burrus
- Rattus hoffmanni
- Rattus koopmani
- Rattus losea
- Rattus lugens
- Rattus mindorensis
- Rattus mollicomulus
- Rattus osgoodi
- Rattus palmarum
- Rattus rattus
- Rattus satarae
- Rattus simalurensis
- Rattus tanezumi
- Rattus tawitawiensis
- Rattus tiomanicus
- Rattus bontanus
- Rattus marmosurus
- Rattus pelurus
- Rattus salocco
- Rattus xanthurus
- Rattus arfakiensis
- Rattus arrogans
- Rattus elaphinus
- Rattus feliceus
- Rattus giluwensis
- Rattus jobiensis
- Rattus leucopus
- Rattus mordax
- Rattus niobe
- Rattus novaeguineae
- Rattus omichlodes
- Rattus pococki
- Rattus praetor
- Rattus richardsoni
- Rattus steini
- Rattus vandeuseni
- Rattus verecundus
- Rattus colletti
- Rattus fuscipes
- Rattus lutreolus
- Rattus sordidus
- Rattus tunneyi
- Rattus villosissimus
Ilia hararo estas mallonga, kutime maldensa, rustbruna, malhelbruna, griza ĝis nigra. La plej konataj estas:
- Nigra rato (Rattus rattus)
- Norvega rato aŭ bruna rato (Rattus norvegicus), aperis en ĉiniaj herbejoj kaj dismigirs ĝis Eŭropo kaj, en 1775, Ameriko. Blankaj varioj estas la laborejaj ratoj de scienca esploro. Ankaŭ estas karesratoj.
- Kioreo (Rattus exulans), disvastiĝis el sudorienta Azio sur la Oceanian insularon.
Tradicie, oni klarigas Nigran Peston kiel kaŭzita de mikrobo Yersinia pestis, portata de ratopulo Xenopsilia cheopis, kiu infektis nigrajn ratojn en tiamaj eŭropaj urboj. Tamen, laŭ iuj modernaj proponoj, nek ratoj nek malsanigaj puloj dismigrus sufiĉe rapide. Modernaj sovaĝaj ratoj povas malofte porti leptospirozon kaj aliajn plurspeciajn malsanojn. Sovaĝaj ratoj en bona medio estas tipe sanaj kaj fortikaj. Urbaj sovaĝaj ratoj povas suferi malbonan nutradon kaj parazitojn sed ne multe malsanigas homojn.
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri rato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kontentigi la katon kaj kune la raton. ” „ Ne venas rato mem al kato. ” „ Renkontiĝis la kato kun sentima rato. ”
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17.