Rayssa Leal estas 16-jara brazila rultabulistino kiu gajnis arĝentan medalon en virina strata rultabulado ĉe la Somera Olimpiko 2020 fine de julio 2021 en la aĝo de 13 jaroj, estante la plej juna brazilano ĝis tiam partopreninta en olompiko.

Rayssa Leal
Persona informo
Naskonomo Jhulia Rayssa Mendes Leal
Naskiĝo 4-an de januaro 2008 (2008-01-04) (16-jaraĝa)
en Imperatriz
Lingvoj brazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo rultabulisto
vdr

Sportista kariero redakti

Leal naskiĝis kaj loĝas en Imperatriz, la dua plej granda urbo en Maranjo, kaj alternas lernejajn studojn kun trejnado. Ŝi komencis trejni la sporton en la aĝo de ses jaroj, post ricevado de ŝia unua rultabulo dum sia 6-a naskiĝtago, donaco de familia amiko. La knabineto unue akiris publikan atenton en la aĝo de sep en interretaj filmetoj de ŝia rultabulado en baleta jupeto kaj saltanta de altaj strukturoj sur sia rultabulo. Ŝia patrino filmis unuan el tiuj filmoj la 7-an de septembro 2015 kaj sendis ĝin al Tony Hawk, la tiam tutmonde plej konata rultabulisto. La sekvan tagon, la usonano publikigis la filmon en Twitter, aldonante admiran noton, kaj pro la sekva granda publika atento pri la evidente tre talenta sepjarulino la patrino poste en sociaj retejoj publikigis pliajn filmojn pri la rultabulado de Rayssa.

 
Rayssa Leal dum la rultabula stratvetkuro ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio 2020

En la aĝo de 11 jaroj, Rayssa konkuris en la Strat-Liga Rultabula Ĉampioneco de 2019 en Londono, atingante tria rangon kun poentaro de 26.0, finiĝante super Alexis Sablone, Letícia Bufoni kaj aliaj konkurantoj sed malantaŭe la samideaninoj brazila Pâmela Rosa kaj aŭstralia Hayley Wilson.

Ŝi konkuris en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio en la aĝo de 13 jaroj, la plej juna brazilano iam partoprenanta Olimpikojn, kaj ankaŭ la tutmonde plej juna olimpikano ekde 85 jaroj. (La entute plej juna olimpikano iam ajn estis la knabina naĝistino Inge Sørensen el Danio, kiu en la Somera Olimpiko 1936 en aĝo de 12 jaroj atingis bronzan medalon.) Rezulte Rayssa iĝis tuja famulo, akirante 5.8 milionojn da novaj sekvantoj en la socia retejo Instagram.

En aprilo 2022, ŝi gajnis sian unuan oran medalon de la Ekstremsportaj Ludoj, tutmonda konkursaro angle nomata X Games [EKS gejmz], venkante super la koleginoj Funa Nakajama kaj Chloe Covell.

Eksteraj ligiloj redakti