Reĝa Afrika Kompanio

La Reĝa Afrika Kompanio (en angla Royal African Company) estis angla komerca kompanio kreita en 1660 fare de la reĝa familio de Stuartoj kaj komercistoj de la Urbo Londono por komerci laŭlonge de la marbordo de Okcidenta Afriko.[1] Ĝi estis estrita de la Duko de Jorko, kiu estis la frato de Karlo la 2-a kaj poste surtroniĝis kiel Jakobo la 2-a. La kompanio trude enŝipiĝis pli da afrikaj sklavoj al Ameriko ol ajna alia kompanio en la historio de la Transatlantika sklavkomerco.[2][3]

Reĝa Afrika Kompanio
Company of Royal Adventurers Trading to Africa
negoco • sklavokomercisto • chartered company vd
Dum 1660 - 10-a de aprilo 1752
Antaŭulo Company of Royal Adventurers Trading into Africa
Sekvanto African Company of Merchants
Fondintoj Stuartojkomercisto vd
Lando Reĝlando Anglio
Agokampo oro • sklavo • arĝentoeburo
Posedataj kompanioj Sarah vd
vdr
Averso kaj reverso de la angla ormonero de unu gineo; sub la bildo de la reĝo, la simbolo de la kompanio, nome kastelo sur elefanto.

Ĝi estis establita post Karlo la 2-a akiris la anglan tronon en la Restaŭrado de 1660.[4] Kvankam ties origina celo estis ekspluati la oron de la areo de la Rivero Gambio, kiu estis identigira de la Princo Ruperto dum la Interregno, ĝi tuj disvolviĝis kaj kondukis al brutala kaj konstanta sklavkomerco.[3] Inter 1672 kaj 1689, la kompanio sekvestris kaj trudportis ĉirkaŭ 100 000 sklavojn jare. Tio malpliiĝis ĉirkaŭ 1708, daŭris ĝis 1731, kiam oni modifis la komercon kaj transporton al eburo kaj oro. Tiu oro estis uzita por la stampado de moneroj en Unuiĝinta Reĝlando, nome la angla ormonero nomita gineo laŭ la regiono Gvineo kie funkciis la kompanio. En 1752 la kompanio dissolviĝis kaj estis anstataŭata de la African Company of Merchants, Afrika Societo de Komercistoj, kiu daŭris ĝis 1821.

Referencoj redakti

  1. The King Grants the Right to Trade in Africa. National Archives. Alirita 18a de Aŭgusto 2020.
  2. Pettigrew, William Andrew. (2013) Freedom's Debt: The Royal African Company and the Politics of the Atlantic Slave Trade, 1672–1752 (angle). UNC Press Books, p. 11. ISBN 9781469611815. OCLC 879306121.
  3. 3,0 3,1 Jesus College Cambridge Legacy of Slavery Working Party (25a de Novembro 2019). Jesus College Legacy of Slavery Working Party Interim Report (July-October 2019) (PDF) (Report). pp. 9–10. Arkivita el la originalo (PDF) en la 12a de Marto 2021.
  4. Carrington, Charles. (1950) The British Overseas: Exploits of a Nation of Shopkeepers. Cambridge, England: Cambridge University Press. OCLC 1083162.

Literaturo redakti