Reĝa Biblioteko (Danio)

(Alidirektita el Reĝa Biblioteko de Danio)

La Reĝa Biblioteko en Kopenhago (dane Det Kongelige Bibliotek), estas la nacia biblioteko de Danio kaj la universitata biblioteko de la Universitato de Kopenhago. Ĝi estas la plej granda biblioteko en la nordiaj landoj.

Reĝa Biblioteko
nacia bibliotekobiblioteko
Komenco 1648 vd
Geografia situo 55° 40′ 26″ N, 12° 34′ 56″ O (mapo)55.67382512.582208333333Koordinatoj: 55° 40′ 26″ N, 12° 34′ 56″ O (mapo)
Lando(j) Danio vd
Sidejo Kopenhago
Situo Municipo Kopenhago
Adreso Søren Kierkegaards Plads 1, 1221 København K
Poŝtkodo 1221
Reĝa Biblioteko (Danio) (Hovedstaden)
Reĝa Biblioteko (Danio) (Hovedstaden)
DEC
Reĝa Biblioteko (Danio)
Reĝa Biblioteko (Danio)
Lokigo de Hovedstaden en Danio
Map
Reĝa Biblioteko (Danio)
Membro de Open Preservation Foundation • Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • International GLAM Labs Community • European Federation of Video Game Archives, Museums and Preservation Projects • Kalliope • Conference of European National Librarians • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Koalicio por Retigita Informo vd
Lingvoj

dana lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo governmental administrative unit in Denmark
vdr
la historia konstruaĵo de la Reĝa Biblioteko, kies nuna formo estas el 1906
la nova konstruaĵo "Nigra Diamanto" de 1999

Ĝi enhavas multnombrajn historiajn trezorojn; ĉiuj verkoj kiuj estis presitaj en Danio ekde la 17-a jarcento estas deponitaj tie. Dank' al vastaj donacoj en la pasinteco la biblioteko tenas preskaŭ ĉiujn konatajn danajn presitajn verkojn ekde la unua dana libro, presita en 1482.

La biblioteko estis fondita en 1648 fare de la reĝo Frederiko la 3-a de Danio-Norvegio kiu provizis ĝin per ampleksa kolekto de eŭropaj verkaĵoj. Ĝi estis malfermita al la publiko en 1793. En 1989 ĝi estis kunfandita kun la prestiĝa Universitata Biblioteko fondita en 1482, kaj en 2005 ĝi estis kunfandita ankaŭ kun la dana Nacia Biblioteko de Scienco kaj Medicino, nun la Fakultata Biblioteko de Naturaj kaj Prisanaj Sciencoj.

En 1999, malfermiĝis nova konstruaĵo najbara al la malnova bliblioteka konstruaĵo. Por sia moderneca fasado de nigra marmoro kaj vitro ĝi ricevis la nomon "Nigra Diamanto" (dane Den Sorte Diamant). Krom la bibliotekon la Nigra Diamanto ankaŭ gastigas koncertejon.

Eksteraj ligiloj redakti