La Reĝa Palaco de Bruselo (nederlandeKoninklijk Paleis van Brusselˈkoːnɪŋklək paːˈlɛis fɑm ˈbrʏsəl,[1]francePalais Royal de Bruxelles, germaneKöniglicher Palast von Brüssel) estas la oficiala palaco de la gereĝoj de Belgoj en la centro de la landa ĉefurbo Bruselo. Tamen ĝi ne estas uzata kiel reĝa rezidejo, ĉar la reĝo kaj lia familio loĝas en la Reĝa Palaco de Laeken ĉe ĉirkaŭaĵoj de Bruselo. Kontraste ĝi estas uzata kaj por oficialaj ceremonioj, kiel akcepto de ambasadoroj, kaj por havigo de oficialaj gastejoj por eksterlandaj invititoj.