Reginaldus Libert (ReginaldLiebert) (fl. ĉ. 14251435) estis franca komponisto ed la frua renesanco. Li estis malpli grava membro de la t.n. burgonja skolo, samtempulo de Guillaume Dufay kaj unu el la unuaj, kiuj aplikis falsobordonon en meskomponaĵoj.

Reginaldus Libert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1401 (1401-01-01)
Morto 1-an de januaro 1401 (1401-01-01) (0-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Oni scias nur malmultan pri lia vivo. Eble li estas la sama persono kiel certa Reginaldus, kiu en 1424 estis kantinstruisto de la ĥorknaboj de la katedralo en Cambrai.

Oni identigis kvar komponaĵojn kiel verkaro de Libert. Du el ili estas rondeloj, la populara kantoformo en tiutempa Francio. Ambaŭ estas trivoĉaj. Nur la plej alta voĉo havas tekston (la aliajn voĉoj ofte ludis instrumentoj, speciale en la muziko de la burgonjoj).

La plej konata komponaĵo de Libert estas trivoĉa muzikigo de kompleta meso. Estas unu el la plej fruaj konservitaj muzikaĵoj, en kiu oni uzas falsobordonon.[1] Nekutima eco de tiu ĉi meso estas, ke ĝi ne nur enhavas la mesordinariumon (Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus, Agnus Dei), sed ankaŭ la proprion; en tio ĝi similas al "Missa Sancti Jacobi" de Dufay, ofte rigardata kiel unu el la plej fruaj ekzemploj por falsobordono, al kiu l akomponisto mem ligis la nocion.[2] La meso de Libert uzas ĥoralon, kiu ligas la partojn kaj migras de voĉo al voĉo.[3] Laŭstile tiu ĉi meso hejmas same kun kelko da aliaj komponaĵoj el lia plumo en la periodon de ĉ. 1430.

Libert ankaŭ verkis kvarvoĉan muzikigon de la Kyrie. Kaj ĉi tiu unuopa mesparto kaj la kompleta meso estas transdonita per la t.n. kodekso de Trento.[4]

Referencoj redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Reese, p. 65.
  2. Trowell, Grove
  3. Reese, p. 66
  4. Wright, "Libert, Reginaldus", Grove.