Regionoj de Vjetnamio

administra divido de Vjetnamio

Ofte, la registaro de Vjetnamio grupigas la provincojn de la lando en ok regionojn: Nordokcidento, Nordoriento, Delto de la Ruĝa Rivero, Norda Centra Marbordo, Suda Centra Marbordo, Centraj Altaĵoj, Sudoriento kaj Delto de la Mekonga Rivero. Tiuj regionoj ne ĉiam uzatas kaj alternativaj klasifikoj estas eblaj.

  •   La regiono Nordokcidento (Tây Bắc) enhavas kvar internajn (malmarajn) provincojn en la nordokcidenta parto de Vjetnamio. Du el ili limas al Laoso kaj unu limas al Ĉinio.
  •   La regiono Nordoriento (Đồng Bắc) enhavas dek unu provincojn norde de la dense loĝata malaltebenaĵo de la Ruĝa Rivero. Multaj de tiuj dek unu provincoj estas montaraj.
  •   La regiono Delto de la Ruĝa Rivero (Đồng Bang Sông Hong) enhavas la malgrandajn sed dense loĝatajn provincojn borde de la Ruĝa Rivero. Ekzistas naŭ provincoj en tiu regiono. Ĝi ankaŭ inkluzivas la nacian ĉefurbon, Hanojo, kaj la havenurbon Haiphong - ambaŭ estas sendependaj de ajna provinca registaro.
  •   La regiono Norda Centra Marbordo (Bắc Trung Bộ) enhavas ses provincojn en la norda duono de la mallarĝa centra parto de Vjetnamio. Ĉiuj provincoj en tiu regiono etendiĝas de la marbordo en la oriento al Laoso en la okcidento.
  •   La regiono Suda Centra Marbordo (Nam Trung Bộ) enhavas sep marbordajn provincojn kaj la urbon Da Nang en la suda duono de la centra parto de Vjetnamio . Vjetnamio estas pli larĝa tie ol en la Norda Centra Marbordo regiono, kaj tiel la malmaraj areoj estas apartaj provincoj.
  •   La regiono Centraj Altaĵoj (Tây Nguyên) enhavas la kvin malmarajn provincojn de sudcentra Vjetnamio. Preskaŭ ĉiu parto de tiu regiono estas montara. Plejparte etnaj malplimultoj loĝas tie, sed ankaŭ signifa kvanto de vjetnamoj.
  •   La regiono Sudoriento (Đồng Nam Bộ) enhavas tiujn partojn de malaltaĵoj de suda Vjetnamio kiuj estas norde de la Mekonga delto. Estas kvin provincoj, kaj plie Ho-Ĉi-Min-urbo (antaŭe Sajgono).
  •   La regiono Delto de la Mekonga Rivero (Đồng Bằng Sông Cửu Long) estas la plej suda regiono de Vjetnamio, plejparte enhavanta malgrandajn sed dense loĝatajn provincojn en la delto de la rivero Mekongo. Ekzistas dek du provincoj, plus la urbo Cần Thơ.
la regionoj de Vjetnamio: koloroj laŭ la listo maldekstre