Malfermi la ĉefan menuon
terpompatkukoj Bambes kun pomkaĉo en la urbo Plauen

Terpompatkukoj estas maniero prepari kaj servi manĝaĵon el terpomoj.

IngrediencojRedakti

Ĉefa ingredienco estas senŝeligitaj kaj krude erigitaj terpomoj. Sekve el la maso iom elpremiĝas la likvaĵo, kaj la iom pli seka maso miksiĝas kun kokina ovaĵo kaj faruno, tiel ke ekestas pasto. Tiu pasto spiciĝas per salo kaj muskato kaj - kutime en pato - fritiĝas al maldikaj kukoj.[1]

 
germanstilaj terpompatkukoj (Kartoffelpuffer)
 
ukrainstilaj terpompatkukoj Derunij, farĉitaj per viandaĵo

LokeRedakti

Regione terpompatkukoj aparte ŝatatas en centra kaj orienta Eŭropo, kun fokuso en Germanlingvio. Gravan rolon la loka variaĵo Reiberdatschi [RAJbadaĉi] de Bavario havas ekzemple en la Oktobrofesto de Munkeno.

ReferencojRedakti

  1. Richard Hering, Walter Bickel (eld.): Herings Lexikon der Küche. 18-a, prilaborita eldono. eldonejo Dr. Pfanneberg & Co., Giessen 1978, Germanio ISBN 3-8057-0218-3, pp. 570, 573.

Vidu ankaŭRedakti