René Balleux

(Alidirektita el René BALLEUX)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

René BALLEUX (naskiĝis 1903 - mortis la 2-an de marto 1980 en Deurne, Belgio) estis belga esperantisto.

René Balleux
René Balleux en 1974, dum li prezentas la financan jarraporton de la antverpena Esperanto-grupo
René Balleux en 1974, dum li prezentas la financan jarraporton de la antverpena Esperanto-grupo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
Morto 2-an de marto 1980 (1980-03-02) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Balleux, lerninte Esperanton en 1950, aktivis en diversaj organizaĵoj de la Movado en Belgio. Li estis multjara estrarano, libroservisto kaj kasisto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo, kasisto de Belga Esperanto-Federacio, helpkasisto de la UK 1960 kaj kunfondinto de Flandra Esperanto-Ligo.

Etaj nekrologoj aperis en la revuoj Esperanto-Panorama (majo-junio 1980, p. 2), Esperanto en Belgio (marto 1980, p. 1) kaj Esperanto (julio-aŭgusto 1980, p. 137).[1]

Vidu ankaŭ la historion de la antverpena Esperanto-grupo, kie li havis eminentan rolon.

Bibliografio redakti

  • Verstraeten, Jules 1980 : Toespraak bij begrafenis René Balleux, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-151, 2 blz.

Referencoj redakti