Malfermi la ĉefan menuon

René DESHAYS [rene' dehe'] (naskita la 11-an de februaro 1870 en Sens; mortinta la 29-an de aŭgusto 1940 en Carpentras[1]) estis franca esperantisto kaj licea profesoro.

René Deshays
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1870 (1870-02-11)
Morto 29-an de aŭgusto 1940 (1940-08-29) (70-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

Li okupiĝis ankaŭ pri muziko, pri kooperacio kaj pri Libera Penso. Li fondis plurajn Esperanto-grupojn en Orient-Francujo. Li estis sekretario kaj redaktisto de la bulteno de la societo "Libera Penso" (1907–1914). Krom diversaj esperantistaj muzikaĵoj li verkis tradukon de Aventuroj de l' lasta abenceraĝo de Chateaubriand, aperintan en 1907, kaj Popolan Frazlibron, 1908.

FontojRedakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.