Libera Penso (organo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Libera Penso, subtitolita oficiala organo de la Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj[1]. estas iama periodaĵo redaktita de René Deshays kaj eldonita de Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj. Ĝi fakte estas kreita en 1908 kiel Bulteno de Libera Penso dum la Universala Kongreso de Kembriĝo kaj de la Internacia Liberpensa Kongreso en 1907. Ĝi daŭrigis ĝis 1914 kaj post la Unua Mondmilito estis la Liberpensulo kiu daŭrigis la agadon.

Libera Penso : oficiala organo de la Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj
gazeto
Periodeco neregule

Lando Francujo
Urbo Sens
Publikigisto Internacia Societo de Liberpensuloj
Redaktisto René Deshays
Establodato 1911
Ĉesigita publikado 1914

vdr

Ties OCLC-numero estas: 900998339.

Citaĵo
 PRI LIBERA PENSO Se vi volas trabati vojon al morala kaj socia progreso. Se vi volas ĉien porti en la radioj de l’verda stelo nian junan idealon de intelekta kuraĝo, de parola kaj agada sincereco, de respekto por la libereco de l’aliaj; se vi volas, ke super naciaj kredoj kaj kutimoj Esperanto estu fratigilo de l’komuna homa racio: Aliĝu al Libera Penso, kies anoj kunvenos dum la Sesa. Jara kotizaĵo kun la monata bulteno: unu spesmilo (50c). Ĉiu samideano kiu deziras partopreni la fakan kunsidon de la Liberpensuloj, sin turnu al B. F. Schubert, 1505 North Capitol St., Washington, D. C. 
— “Pri Libera Penso” [sub rubriko “Correspondence”], Amerika Esperantisto, vol. 8, no. 2, September 1910, p. 40

Nia Celo redakti

 
 Servi per konstanta interhelpo la liberpensan propagandon kaj la disvastigon Esperanto, unuigi la fortojn de la tutmondaj liberpensuloj kaj prezenti al ili en sama lingvo freŝajn, senperajn informojn pri ĉiulandaj okazintaĵoj, kiuj koncernas la liberpensan movadon, tia estas nia celo.

Certe Esperantismo povas, pro sia propra influo kaj logikaj konsekvencoj, esti konsiderata kiel sendependa idealo, memtaŭga por la paca disvolviĝo de l' progreso; sed ankaŭ Esperanto, kiel oportuna ilo, devas esti alprenata de ĉiuj, kiuj en ia ajn fako laboras por universala utilo.

Inter tiaj entreprenoj en unua vico aperas al ni la liberpensa movado.

Ĉar, se ni eĉ formetas la ideon de Progreso kaj atentas nur la senĉesan aliiĝon de ĉio, kio ekzistas, ni konstatas, ke tiu ŝanĝiĝado estas nepre kondiĉo kaj leĝo de la vivo.

Kia ajn estas la esenco de la homa libereco, ĉu ĝi estas, fundamenta, ĉu rilata kaj enkadrigita en universala determinismo, ĉu nia penso estas kaŭzo, ĉu nur efekto, ĉu ambaŭ reciproke, restas ĉiam la fakto, ke niaj ideoj ŝanĝiĝas kun la stato de la socia medio, ke novaj pensoj aperas kiel preparo, akompano kaj sankcio de novaj faroj kaj kutimoj, fine ke tiu iro de la penso ne povas, kaj sekve do ankaŭ ne devas esti haltigata per eksteraj perfortiloj. Penso havas unu bezonon, liberecon, sen kiu ĝi ne kreskadas, unu forton, sincerecon, sen kiu ĝi ne efikas.

Certe ni ne volas nei, ke, por ke io vivu, io devas daŭradi, ke la senĉese aliigata ekvilibro devas tiam rompiĝi, kiam renovigo jam pretiĝas, ke unuvorte konservemo havas sian necesan rolon; tamen, ĉar tradicio ĉiam, laŭ inercia principo, trovas sufiĉe da anoj, ĉar la estinto ĉiam uzas blinde sian akiritan forton kaj senkompate premegas ĉiun unuan ekprovon de ebla postvenontaĵo, ni kredas, ke pioniroj estas neniam tro multaj kaj meritas kuraĝigon.

Liberpensulan doktrinon, kontraŭdogman dogmaron ni nek konas nek akceptos. Lumamantoj, lumigantoj, ni ĉiun homan penson gastigos amike, sed senindulge submetos al provo de l' faktoj science pruvitaj, de l' voloj malkaŝe montritaj. Al ni venu do ĉiuj el la tuta mondo, kiuj sindone penadas kontraŭ ia tiraneco por propra racia penso, por la rajto de l' ideoj. Ili trovos en nia rondo, se ne tuj grandan amason kaj potencan subtenilon, almenaŭ sinceran gefrataron kaj bravajn kunbatalantojn. 
— El La Vojo, 1a numero , 1a Jaro, Marto 1908

Niaj Projektoj redakti

 
 I. Organizo.- Regularon de nun ni devas prepari. Ĉiuj anoj sendu proponojn, el kiuj la provizora sekretario aranĝos projekton prezentotan ĉe nia kunveno dum la Kongreso en Dresden; tiu projekto estos presata en la bulteno kelkajn monatojn antaŭe por ke ĉiu povu ekzameni ĝin kaj, se li ne venos en Dresden, skribe ĝin subteni aŭ reformi.

Ankaŭ Komitaton en Dresdeno ni starigos, akceptante kompreneble skribajn voĉdonojn de anoj ne ĉeestontaj. Redakcion de l' Bulteno por la oficiala parto ni devos elekti laŭ sama maniero, kaj ankaŭ, se ŝajnas necese, oficialan korespondanton el ĉiu lando.

II. Agado.- Ankaŭ por nia propagando ni devos lerte kaj energie profiti tiun kongreson baldaŭan. Pri liberpensa festo ne pli ne malpli oficiala ol la diversaj Diservoj ni atendas de D-ro Mybs principan respondon: de la venonta monato ni komencos do aranĝi vere efikan elmontron, ne atakan, ne brueman, sed allogan por scivoluloj, interesan por artamantoj, instruan por indiferentuloj. Kaj grandan helpon ni trovos en kolegino nia, S-ino Hankel, membro de l' Kvaro por la Kvara.

Ĉe la liberpensula flanko, nia granda ambicio nepre estas imiti la Pacifistojn kaj alprenigi Esperanton en Internaciaj Kongresoj. Por tio, malgraŭ la malsukceso en Praha, ne mirinda pro la improviziteco de la entrepreno, ni havas ja tempon kaj rimedojn. Ni konigu nin unue ĉe lokaj rondoj, kiuj nin rekomendos al naciaj societoj; eĉ unu sola varbito estos ekzemplo al aliaj kaj helpo al la internacia federacio, en kies konstanta sekretariejo estas Esperantistiĝanto, S-ro Raphael Rens. Ni do nun bone esperu,t. e. plu laboru! 
— El La Vojo, 1a numero , 1a Jaro, Marto 1908

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti