René DUFAURE DE LAJARTE [dö laĵart] (mortis en 1944)[1] estis franca juristo, prefekteja oficisto kaj sekretario de la Lingva Komitato (L.K.), de 1925 ĝia membro.

Lajarte skribis pri Esperanto en Parizaj ĵurnaloj kaj kunlaboris en multaj Esperantaj gazetoj, ekzemple en La Revuo. Li estis la helpanto de Théophile Cart por administro de la L.K. (1924-1931) kaj poste prizorgis sola la funkciadon de la Lingvaj Institucioj (1931-1933).

Kunlabore li verkis kelkajn listojn de fakaj terminoj, ekzemple la "Petit vocabulaire de termes diplomatiques" (1930, Malgranda vortaro de diplomatiaj terminoj, 8 p.). Lajarte kolektis kunlabore kun Salomon Kornfeld (pseudonimo Grenkamp): Vortoj de Profesoro Th. Cart, (1927).

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.