Renée Fonó
Renée Fonó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fonó Renée, aŭ laŭ tiam kutima edza nomo Fonó Lászlóné estis hungara kuracistino, profesoro, pediatro do infankuracisto kaj radiologo. Ŝia origina familia nomo antaŭ la edziniĝo estis Oberson.
Renée Fonó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Renée Oberson |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1908 en Vukovar |
Morto | 18-an de oktobro 1975 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 23/1-1-210 |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Erzsébet (–1938) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto radiologo pediatro |
Renée Fonó [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1908 en Kroatio en Vukovar. Ŝi mortis la 18-an de oktobro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRenée Fonó akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1938. Post siaj studoj ŝi laboris en diversaj hospitaloj en Budapeŝto. En 1942 ŝi akiris fakdiplomon pri infankuracado. Ŝi kuracadis ankaŭ dum la Hungara revolucio de 1956. Ŝi kandidatiĝis en 1956, samjare ŝi iĝis docento. En 1966 ŝi akiris plian diplomon pri radiologio, en 1972 ŝi doktoriĝis. Ŝi ricevis premiojn en 1950 kaj 1974.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Die angeborene Fehler des Herzens und des grossen Gefässe (1962)
- A veleszületett szívhibák Magyarországon (1964)