Retrato de una bruja

historia romano de Luis de Castresana

Retrato de una bruja (Portreto de sorĉistino) estas unu de la plej gravaj romanoj de Luis de Castresana, finalista de la premio Planeta en 1970. Tiu dokumenta kaj historia romano estas alte konsiderata kaj pro sia literatura valoro kaj kiel valora dokumento pri persekuto de supozita sorĉado en Hispanio en la 17-a jarcento. La verkisto zorge dokumentiĝis pri realaĵoj de la procesoj kiujn faris la Inkvizicio kontraŭ la nomitaj Sorĉistinoj de Zugarramurdi.

Retrato de una bruja
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Luis de Castresana
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1970
Eldonejo Editorial Planeta
Ĝenro documentary novel • historia fikcio
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la 17-a jarcento en domaro de norda Eŭskio. La protagonistino, Ana, estas filino de la loka senjoro kaj estas enamiĝinta de Martín, la filo de la forĝisto, sed la planoj de geedzeco kaj feliĉo malsukcesas, kiam Martín foriras al ĉefurbo por vivteni sin. La apartigo daŭros nur unu jaron, sed Ana deprimiĝas, ĉefe kiam novaĵoj de Martín kaj la espero por lia reveno malabundiĝas. Ceferina, ŝia servistino, helpas unue per konsiloj ene de religio: preĝado, sud Ana konstatas, ke tio ne sufiĉas. Tiam ili alvenas al Hilaria, saĝulino kaj sorĉistino, kiu loĝas iom izola. Hilaria aplikas al Ana serion de sorĉoj, ŝmiras ŝian korpon per substancoj kaj faras ŝin engluti pociojn, tiel ke Ana povas renkontiĝi kun Martín kaj eĉ partopreni en ceremonioj kaj eĉ en sabatorgio, iĝante mem aŭtenta sorĉistino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.