Wohlenschwil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Reusstal)

Wohlenschwil estas urbo komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Wohlenschwil
Blazono de Wohlenschwil
Wohlenschwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 24′ 50″ N 8° 15′ 35″ O / 47.41389 °N, 8.25972 °O / 47.41389; 8.25972 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 50″ N 8° 15′ 35″ O / 47.41389 °N, 8.25972 °O / 47.41389; 8.25972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1349
Areo 4,39 km²
Alteco 374 m super marnivelo
Poŝtkodo 5512
Komunumkodo 4046
Mapo de Wohlenschwil
vdr

Geografio redakti

La komunumo Wohlenschwil konsistas el la kvar vilaĝoj Reusstal ĉe la bordo de la rivero Reuss en la nordoriento de la komunumo, Büblikon, la ĉefvilaĝo Wohlenschwil kaj Oberberg. La komunumon limigas en sudoriento la rivero Reuss kaj en nordo la montoĉeno Wagenrain.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wohlenschwil limas en nordo al Birrhard kaj Birmenstorf, en oriento al Mellingen, en sudoriento al Tägerig, en sudokcidento al Hägglingen, kaj en okcidento al Mägenwil.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Mellingen al Lencburgo. La vilaĝo estas konektita kun la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Mellingen.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de nur 2 kilometroj en Mägenwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wohlenschwil datiĝas el la jaro 893 kiel Woleeswilare.

En mezepoko Wohlenschwil unue estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto de iliaj herdantoj, la Habsburgoj. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo Wohlenschwil estis atribuita al la subvoktejo Büblikon de la Libera Distrikto.

En Wohlenschwil okazis la 3-an de junio 1653 la decida batalo de la Kamparana Milito, dum kiu la armeo de la zurika Generalo Werdmüller venkis la ribelajn kamparanojn, kiuj luktis por sia libereco de la feŭda registaro de la ĵurkomunumaj urboj.

En la jaro 1798 post la Helveta Revolucio Wohlenschwil dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la restaŭracio tiu kantono estis integrita al la nova Kantono Argovio kaj Wohlenschwil ek de tiam estis argovia komunumo de la distrikto Baden.

Eksteraj ligiloj redakti