Rezső Fiedler [reĵO fidler], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Fiedler Rezső János József estis hungara komisaro, politikisto, tornisto.

Rezső Fiedler
Rezső Fiedler
Rezső Fiedler
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1881 (1881-06-14)
en Budapeŝto
Morto 1939 aŭ 1940
en Sovetunio
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistotornisto
vdr

Rezső Fiedler[1] naskiĝis la  14-an de junio 1884(nun 1884-06-14) en Budapeŝto, li mortis en 1939 aŭ 1940 en Sovetunio.

Biografio redakti

Rezső Fiedler komence estis tornisto, en 1900 li aliĝis al la sindikato kaj socialdemokratoj. Post jardeko li havis altan partian postenon. Li batalis dum la 1-a mondmilito ĝis 1916, poste li laboris en fabriko pri armiloj. Li partoprenis en fondo de la Hungara Komunista Partio, kie li ricevis altan postenon. Dum la hungara sovetrespubliko li estis komisaro. Post fiasko de la sovetrespubliko li rifuĝis al Ĉeĥoslovakio, sed en 1922 li estis trude sendita al Francio. Liaj sekvaj stacioj estis Germanio (1927) kaj Sovetunio (1928). En Moskvo li havis altajn postenojn, sed li estis viktimo de la granda purigo, li mortis en prizono. Li edziĝis en 1905 kaj 1909.

Inter 1984 kaj 1992 en Budapeŝto strato portis la nomon "Fiedler Rezső".

Fontoj redakti

Referencoj redakti