Rheinhausen (Breisgau)

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Rheinhausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emmendingen, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4265 loĝantojn.

Rheinhausen
Blazono
Rheinhausen (Breisgau) (Germanio)
Rheinhausen (Breisgau) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Emmendingen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07643
Poŝtkodo 79365
Aŭtomobila kodo EM
Oficiala Municipokodo 08316053
Politiko
Komunumestro Dr. Jürgen Louis
Adreso de la administrejo Hauptstraße 152
79365 Rheinhausen
Demografio
Loĝantaro 4265 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 14′ N, 7° 43′ O (mapo)48.2266666666677.7125Koordinatoj: 48° 14′ N, 7° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 174 m
Areo 21,99 km²
Oficiala retejo http://www.rheinhausen.de
vdr

Natura parko Taubergießen redakti

En la nordokcidenta parto de la komunuma teritorio, proksime de la Rejno, al Rheinhausen apartenas parto de la natura parko Taubergießen, apudrivera herbejaro tuj oriente de la nun kanaligita riverego Rejno: la ekologie protektita natura parko estas nur la centra parto de grandega ĉerivera arbaro, kiu en tempo de alta akvonivelo estas inundata.

 
infanoj dum kanuado tra la natura parko kun pluraj esperantistoj en 2012

Ĝi gastigas la tipajn plantojn kaj bestojn de ĉeriveraj arbaroj, aparte akvobirdojn kiel anasoj kaj cignoj, kaj aldone iujn dumtage pasantajn homojn, kiuj komforte en tradiciaj lignaj boatoj estas navigataj tra la malsekejoj, aŭ sporte en propramane alportitaj kanuoj kaj kajakoj malkovras ilin. Krome vasta reto da vojetoj ankaŭ ebligas al migrantoj kaj biciklantoj voji tra ĝi. La areo en 1979 iĝis ekologie protektata, kaj estas inter la plej grandaj tiaj areoj en la sudokcidento de Germanio.


Eksteraj ligiloj redakti