Ribelo de 2023 en Sudano

intercivitana milito en Sudano (2023–)

Ribelo de 2023 en Sudano sekvis la daŭrajn militajn kaj puĉajn problemojn de la afrika lando.

Abdel Fattah Abdelrahmane al-Burhan, prezidanto de la Suverena Konsilio ekde 2019.
Abdel Fattah Abdelrahmane al-Burhan, prezidanto de la Suverena Konsilio de Sudano ekde 2019.

En Aprilo 2023 – dum internacie apogita plano por transiro al la civila regado estis diskutita – luktado por povo kreskiĝis inter armekomandanto (kaj de facto landa estro) Abdel Fattah al-Burhan, kaj lia deputito, Mohamed Hamdan Dagalo, estro de pez-armita paramilitista Rapidaj Apogfortoj kaj Rapidaj Frapofortoj, formitaj el la milicoj ĜanĜaŭid.[1][2]

La 15an de Aprilo 2023, ilia konflikto eksplodis en intense violentaj malfermaj bataloj sur la stratoj de Ĥartum inter la armeo kaj la Rapidaj Fortoj – per trupoj, tankoj kaj aviadiloj. Ĉirkaŭ la tria tago, oni informis, ke 400 personoj estis mortigitaj kaj almenaŭ 3 500 estis vunditaj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.[3] Inter mortintoj estis tri laboristoj de la Monda Nutraĵa Programo, kio rezultis en suspendo de la organiza laboro en Sudano, spite la fakton ke malsatego suferigas multon de la lando. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj nome António Guterres postulis tujan "justicon" pro la mortoj, kaj alvokis por finigo de la konflikto.[1][2][4]

Diplomatoj de Afrika Unio kaj Saudarabio iris al Sudano klopode al perado de batalhalto. Mallongdaŭra batalhalto (3–4 horoj) estis deklarita por permesi evakuado de vunditoj, sed la bataloj pluis, kaj ambaŭ flankoj postulis kaptadon de ŝlosilaj lokoj tra la tuta ĉefurbo.[1][2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Fighting continues in Sudan despite humanitarian pause," 16a de Aprilo 2023, France24, alirita la 16an de Aprilo 2023
  2. 2,0 2,1 2,2 "Clashes erupt in Sudan between army, paramilitary group over government transition," 16a de Aprilo 2023, ABC News, alirita la 16an de Aprilo 2023
  3. [1]
  4. [2]