Richard Sulík

(Alidirektita el Richard Sulik)

Richard Sulík (* 12-a de januaro 1968 en Bratislavo, Ĉeĥoslovakio, hodiaŭ Slovakio) estas slovaka ekonomikisto, entreprenisto kaj politikisto. Ekde 2009 li estas prezidanto de la liberala partio Sloboda a Solidarita (Libereco kaj Solidareco). De julio 2010 ĝis oktobro 2011 li estis prezidanto de la slovaka parlamento.

Richard Sulík

Lia familio elmigris en 1980, 12 jarojn post lia naskiĝo, al Munkeno, Gelsenkirchen kaj fine Pforzheim. Sulík studis de 1987 ĝis 1989 ĝeneralan fizikon ĉe la Teknologia Universitato Munkeno, kaj ekde 1989 ekonomikon ĉe la Ludwig-Maximilian-Universitato de Munkeno. Li finis siajn studojn post la studmeza ekzameno ("antaŭdiplomo") en 1992, kiam li jam vivis en Ĉeĥoslovakio. Post la fino de la Malvarma milito tie li reiris al Ĉeĥoslovakio en 1991, fondis la entreprenon FaxCOPY kaj estis dum la sekvaj dek jaroj ĝia direktoro. En 1998 li komencis studi ĉe la Universitato de Ekonomiko en Bratislavo kaj doktoriĝis en 2003.

Post studofino li laboris kiel konsilisto por la slovaka ministerio de financoj, estrita de ministro Ivan Mikloš, kiu enkondukis en 2004 la 19%-an unuecan imposton konceptitan de Sulík. De 2004 ĝis 2006 li estis prezidanto de rubaĵentrepreno de Bratislava. De julio 2006 ĝis aprilo 2007 li denove estis konsilisto por la financministerio tiam estrita de ministro Ján Počiatek.

Komence de 2009 li fondis la liberalan partion Sloboda a Solidarita (SAS, Libereco kaj Solidareco) kaj iĝis ankaŭ ties prezidanto. Ĉe la parlamentaj elektoj en Slovakio en 2010 (12-a de junio) SAS atingis 12.42% de la voĉdonoj kun 22 seĝoj kaj estis la trie plej granda grupo en la Nacia Konsilio de la Slovaka Respubliko. La 8-an de julio 2010 li estis elektita parlamenta prezidanto[1]. La 11-an de oktobro 2011 Sulík kaj la membroj de lia partio voĉdonis kontraŭ la altigo de la eŭro-subtena fonduso kio sekve ekigis registaran krizon.[2][3]

Li flue parolas la germanan kaj la anglan.[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti