Rick Newsum
Rick Newsum estas brita esperantisto, kiu iam loĝis en la urbo Bristol. Post sia studado li loĝis kelkajn jarojn en la urbo Zagrebo, kaj en tiu periodo en 1995 kaj 1996 estis parto de la drama grupo de la Studenta Esperanto-Klubo Zagreba, rolante interalie la teatraĵojn "Stilekzercoj" (Stilske vježbe) de Raymond Queneau kaj "Kiel la princo serĉis princinon" (Kako je princ tražio princeza) de Ivica Ivaci, prezentataj en Kroatio kaj Germanio.[1] De 1997 kaj 2003 li estis la ĉefredaktoro de TEJO Tutmonde, la oficiala movada revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Rick Newsum | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Referencoj redakti
- ↑ kroatlingva listo pri la teatraĵoj de la drama grupo de la Studenta Esperanto-Klubo Zagreba kaj unuopaj aktoroj. Arkivita el la originalo je 2019-01-07. Alirita 2016-01-20.