Ried-Glaĉero (germane Riedgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 6,35 km, supre larĝecon de 2 kaj ĉe la frunto de 0,3 km kaj kovras areon de 8,22 km².

Ried-Glaĉero
Nadelhorn, maldekstre la firnokampoj,
kiuj nutras Ried-Glaĉeron
glaĉero
Geografia situo CH1903: 632874 / 107422 (mapo)46.11757.8638888888889Koordinatoj: 46° 7′ N, 7° 52′ O; CH1903: 632874 / 107422 (mapo)
Ried-Glaĉero (Svislando)
Ried-Glaĉero (Svislando)
DEC
Ried-Glaĉero
Ried-Glaĉero
Map
Ried-Glaĉero
Estiĝloko Nadelhorn
Longeco 6,35 km
Larĝeco 0,3-2 km
Areo 8,22 km²
Glacikvanto 0,8 km³
Elfluanto(j) RiedbachMatervispa
VispaRodano
Jara retiriĝo/kresko 9,1 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Ried-Glaĉero havas sian originon je la firnkovrita nordflanko de Nadelhorn (4327 m s.m.), grava pinto de la Mischabel-Masivo, je alteco de pli ol 4200 m s.m.. Tra kruta deklivo la glaĉero fluas norden kaj etendiĝas en glarĝa trogo je alteco de inter 3400 kaj 3600 m s.m.. Ĝin limigas en okcidento Dirruhorn (4035 m s.m.) kaj en oriento Balfrin (3796 m s.m.). Post tiu trogo Ried-Glaĉero fluas nordokcidenten en valon, je kies okcidenta flanko situas Breithorn (3178 m s.m.) kaj kiun oriente limigas Färichhorn (3292 m s.m.). La glaĉerlango nun ĉiam pli kaj pli mallarĝiĝas kaj finiĝas nuntemple je alteco de proksimume 2100 m s.m. En nordoriento Ried-Glaĉero Estas ligita kun Balfrin-Glaĉero kaj en nordoriento kun Bider-Glaĉero.

Elfluanto redakti

Ĝia elfluanto estas Riedbach, kiu alfluas apud Sankt Niklaus al Matter Vispa, kiu post ĝia kunfluo kun Saaservispa en Stalden VS unuiĝas al Vispa, kiu alfluas en Visp al Rodano. El Riedbach per pluraj suonoj estas forigita akvo, kiu estis utiligita por la akvumigo de la herbejoj sur la komunuma teritorio de Grächen.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Ried-Glaĉero etendiĝis ankoraŭ 1 km pli profunden al la valo kaj finiĝis sub la hodiaŭa arbarlimo.

Altmontara turismo redakti

Sur rokpodio oriente de Ried-Glaĉero situas je alteco de 2886 m s.m. la Bordier-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano atingeblas nur transirante la glaĉeron kaj servas kiel elirpunkto de montgrimpadoj en la norda Mischabel-Masivo.

Eksteraj ligiloj redakti