Riedern estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 720 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Riedern integriĝis kadre de la glarusa komunumreformo al la nova komunumo Glaruso.

Riedern
Blazono de Riedern
Lernejo de Riedern
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso
Koordinatoj  47° 2′ 59″ N 9° 3′ 6″ O / 47.04972 °N, 9.05167 °O / 47.04972; 9.05167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 720
Areo 1,51 km²
Alteco 529 m super marnivelo
Poŝtkodo 8750
Mapo de Riedern
vdr

Geografio redakti

Riedern situas ĉe la elirejo de la valo Klöntal ĉe la bordo de la rivero Löntsch, elfluanto de la Lago de Klöntal kaj alfluanto de Linth. Kun teritorio de nur 1,51 km² la komunumo laŭ areo estis antaŭ la komunumreformo la plej malgranda komunumo de la kantono.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Riedern limas en nordo al Netstal kaj en sudo al la kantonĉefkomunumo Glaruso.

Trafiko redakti

La komunumo Riedern situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Mollis tra Näfels kaj Netstal al Glaruso.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Riedern datiĝas de la 5-a de februaro 1372 kiel Turserron sed ankaŭ jam kiel Riedern.[1]

Riedern fariĝis memstara komunumo en la jaro 1630 per disiĝo de la komunumo Glaruso.

Dum la koalicia milito inter Aŭstrio kaj Francio la trupoj de la rusa generalo Aleksandr Suvorov antaŭ sia retiriĝo trans la Panikso-Pasejo la 2-an ĝis la 4-a de februaro 1799 restadis en Riedern. Ĉe la Klöntaler-Strato videblas la Suvorov-Domo, kie dum sia restado la generalo havis sian komandejon.

Kadre de la glarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ennenda, Netstal kaj Riedern estis integritaj al la komunumo Glaruso, kiu per tiu kuniĝo atingas urban grandecon.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti