Manganeses de la Lampreana

(Alidirektita el Riego del Camino)

Manganeses de la Lampreana [manganEses delalampreAna] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Manganeses de la Lampreana estas etimologie rilatebla en sia unua vorto al la deveno de reloĝantoj ĉu de Manganes (aŭ Maganes), en la "alfoz" de Mansilla de las Mulas (nuna Provinco Leono) ĉu mozaraboj el Magán (nuna Provinco Toledo) aŭ de Maganes, vilaĝo de la municipo Cangas del Narcea (nuna Asturio), dum Lampreana estus aludo al enprovinca areo kie oni bredis fiŝojn inter kiuj "lamprea" (petromizo).

Manganeses de la Lampreana
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 450  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 5° 43′ U (mapo)41.750277777778-5.7088888888889Koordinatoj: 41° 45′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 703 m [+]
Areo 60,02 km² (6 002 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Manganeses de la Lampreana (Provinco Zamoro)
Manganeses de la Lampreana (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Manganeses de la Lampreana
Manganeses de la Lampreana (Hispanio)
Manganeses de la Lampreana (Hispanio)
DEC
Situo de Manganeses de la Lampreana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manganeses de la Lampreana [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Manganeses de la Lampreana kaj Riego del Camino1, okupas totalan areon de 60,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 448 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Granja de Moreruela, Santovenia, Villarrín de Campos, Riego del Camino, Villalba de la Lampreana, San Cebrián de Castro, Pajares de la Lampreana, Piedrahíta de Castro kaj Arquillinos. Ĝi havas plurajn lagetojn, kiuj formas parton de la natura rezervejo de la Lagetoj de Villafáfila. Je du km de la domaro estas la mozaraba fonto de Junciel, kio aperas stiligita en la dekstra duono de la blazono.

Estas atestaĵoj de romia kaj visigota loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencioj estas de 1042, 1130, 1139, 1170. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

redakti