Hendrik Vollaerts, konata per anglalingva karesnomo Rik, (1918 - 1988, aĝo 69) estis televida verkisto dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Li ankaŭ uzis alternativajn ortografiojn de sia nomo: Rick Vollaerts | Ric Vollaerts | Rik Vollaerts | Rik Vollaets.

Rik Vollaerts
Persona informo
Okupo
Okupo scenaristo
vdr

Li komencis labori ĉe televido en televidserio Stars Over Hollywood en 1950. En sekvaj jaroj li scenarigis por multaj televidserioj, kiel My Hero, Cisco Kid, My Friend Flicka, Jungle Jim, Mike Hammer, The New Adventures of Charlie Chan, U.S. Marshal kaj Highway Patrol. Li ankaŭ verkis rakonton de la filmo Bop Girl Goes Calypso kaj de televidfilmo The Veil, krom helpi la verkadon de televidfilmo Jack the Ripper (1958).

Vollaerts kaj Gene Roddenberry ekkoniĝis laborante kune en la serio Mr. District Attorney ĉe Ziv TV de la 1950-aj jaroj. Kontaktis li Roddenberry'on kiam li sciis, ke Star Trek bezonis novan rakontan redaktiston por tria sezono. Malgraŭ ne kontraktis al Vollaerts'on por la laboro, Roddenberry ŝatis siajn ideojn kaj rekomendis lin al Fred Freiberger, kiu poste aĉetis sian rakonton pri "For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky". Li ankaŭ verkis epizodojn por famegaj Voyage to the Bottom of the Sea (al kiu li pensis la mini-sub), My Favorite Martian, Bonanza kaj Batman, krom aliaj televidserioj kiel Lassie, Lawman kaj Combat!.

En la komenco de 1970-aj jaroj li verkis por televidserioj Julia kaj Shazam! kaj animacia serio Devlin.